El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldonejoj de 17 landoj eldonos la trian volumon de Xi Jinping: Regado de Ĉinio

| 2021-03-04
Bookmark and Share


Lastatempe eldonejoj de 17 landoj subskribis memorandojn pri internacia kunlaboro kun la Ĉina Internacia Eldona Grupo por traduki kaj eldoni la trian volumon de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en diversaj lingvoj.


La 17 landoj estas Albanio, Pollando, Rumanio, Belorusio, Ukrainio, Afganio, Kamboĝo, Nepalo, Laoso, Bangladeŝo, Tajlando, Barato, Pakistano, Srilanko, Taĝikio, Kirgizio kaj Mongolio.


La tria volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio, redaktita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo, estis eldonita en la ĉina kaj angla lingvoj de la Fremdlingva Eldonejo kaj ekvendita en kaj ekster Ĉinio en la 30-a de junio 2020. Nun la franca, rusa, hispana, araba, germana, japana kaj portugala versioj de la tria volumo estas tradukataj kaj eldonataj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments