El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Laran, tradicia metiarto de Ĉinio!

| 2021-03-03
Bookmark and Share

Ĉu vi konas laran-on (tradicia ĉina vakstinkturado)? Ĝi estas tradicia ĉina metiarto, kiu kolorigas ŝtofon per indigo. Laŭ la klasikaĵo Xunzi, libro pri konfuceismo, ĉinoj jam en la 3-a jarcento a.K. uzis indigon kiel tinkturo, sed en nur ĉirkaŭ la dinastio Song (960-1279), ĉi tiu tinkturo fariĝis vaste uzata por teksaĵoj. Fine de la 1980-aj jaroj, la uzo de vestaĵoj kaj tukoj kolorigitaj laŭ tiu tekniko malpopulariĝis en Ĉinio pro la populariĝo de plurkoloraj sintezaj tinkturoj, sed lastatempe pli multaj ĉinoj interesiĝas pri tiu tekniko, kiu revigliĝas en la lando. La artocentro Jinze en la antikva urbeto Jinze de Ŝanhajo estas unu el la pluraj kulturcentroj de Ĉinio kiu esploras kaj diskonigas tiun teknikon. Por krei bildojn sur la ŝtofo oni uzas vakson por kovri partojn de la tuko (la sama tekniko de batiko, sed en aliaj landoj oni uzas alispecajn tinkturojn).



Metiisto desegnas per vakso sur tuko, kiu poste estos kolorigita per indigo.



Tuko kolorigita de indigo



Muso desegnita sur tuko per la tekniko



Taso sur tuko kolorigita laŭ la tekniko



Artaĵoj eksponataj en la artocentro



Dukolora tuko: la ruĝan tinkturon oni akiras per varmigo de indigo.



Oni rikoltas krudmaterialojn por prepari indigon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments