El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Kiel vilaĝo liberiĝis el malriĉeco per jogo?

| 2021-03-02
Bookmark and Share

La vilaĝo Yugouliang de la urbo Zhangjiakou, la provinco Hebei, norda Ĉinio, iam estis malriĉa pro maloportuna trafiko kaj manko de resursoj. Sed pro jogo, la vilaĝo populariĝis interrete kaj iom post iom liberiĝis el malriĉeco. Nun ĝi estas konata kiel "la unua jogo-vilaĝo de Ĉinio". 


En februaro 2016 Lu Wenzhen, membro de KPĈ, eklaboris en la vilaĝo por helpi la vilaĝanojn plibonigi siajn vivkondiĉojn. Vizitinte la vilaĝon, Lu malkovris, ke multaj vilaĝanoj sidas krucgambe. Tio rememorigis lin pri la movado en jogo, do li ekhavis opinion, ke oni povas "jogigi" siajn movojn en ĉiutaga laboro. Nun jogo estas integrita al la vivo de ĉiu vilaĝano. Oni povas vidi, ke la vilaĝanoj praktikas jogon ĉie. 







La vilaĝanoj ankaŭ uzas siajn saĝ-telefonojn por fari vivan elsendon kaj tiel gajnas monon. Pro studado kaj ekzercado, multaj vilaĝanoj atingis la profesian nivelon. Pli kaj pli da homoj iras al la vilaĝo por lerni jogon, tiel la loka turismo disvolviĝis kaj enspezoj de la vilaĝanoj multiĝis. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments