El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Fotoj pri Yuanmingyuan-parko

| 2021-02-26
Bookmark and Share

La 24-an de februaro en la templo Zhengjue de la parko Yuanmingyuan, vaste konata kiel la Malnova Somera Palaco, okazis gazetara konferenco pri publikigo de 365 malnovaj fotoj pri la parko Yuanmingyuan, kiuj plejparte estas prezentitaj al la publiko por la unua fojo. 



En la gazetara konferenco debutis ankaŭ fotoj faritaj de Robert de Semallé en ĉirkaŭ la jaro 1882, antaŭ detruiĝo de la lignaj konstruaĵoj en Yuanmingyuan. Per la fotoj, anstataŭ dokumentoj aŭ pentraĵoj, oni povas vidi la tiaman ĉinan arkitekturon kaj senti la gloron de la imperia ĝardeno. La fotoj klare montras la staton de pluraj konstruaĵoj antaŭ la detruiĝo. 



La fotoj helpas esploradon pri la historio, arkitekturo, ĝardenarto ktp kaj ludas gravan rolon en serĉado kaj identigo de informoj pri la perditaj kulturaĵoj en la parko.


Ekzemple, ĉirkaŭ la jaro 1882 Robert aĉetis sep el la 12 bronzaj statuoj de bestaj kapoj inkluzive de la musa, bova, tigra, lepora, draka, ĉevala kaj porka, sed nur la bova, tigra, ĉevala kaj draka kapoj estis alportitaj al Francio, kaj la aliaj estis ŝtelitaj aŭ perditaj dum transportado. Robert fotis ilin, kaj la bildo pri la draka kapo estis unuafoje malkovrita. 



Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments