El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial Lanterna Festo estas "vera" ĉina Valentena Tago?

| 2021-02-26
Bookmark and Share


La Lanterna Festo, kulmino de la ĉina novjaro, estas celebrata en la 15a tago de la unua monato laŭ la ĉina lunkalendaro. Ĉi-jare la festo estas en la 26a de februaro.


Nun en la festo homoj kutime kuniĝas kun siaj familianoj, rigardas lunon, lumigas lanternojn, spektas leon-dancojn kaj manĝas pastobuletojn faritajn el faruno de glueca rizo en supo. Tamen ĉu vi scias, ke krom spektado de lanternoj kaj aliaj tradicioj, en la antikva tempo ĝi estis ankaŭ la "vera" ĉina Valentena Tago?


Origino


En antikva Ĉinio virinoj kutime ne rajtis eliri el la domo kaj estis elir-malpermesa sistemo por malhelpi krimojn, ekzemple vetludon kaj ŝtelon dum nokto. Neniu rajtis vojaĝi inter 19:00 kaj 5:00, krom funebraj aranĝoj, kuracado kaj geedziĝo. Malobservintoj estis vipbatitaj almenaŭ 20-foje per rotangbastono kiel puno.


Sed en la nokto de la Lanterna Festivalo, ĉiuj povis libere promeni eksterdome. Per bruligo de lanternoj kaj diversaj ludoj, virinoj povis libere interagi kun viroj ekster regulaj horoj. Pro la malstreĉo de la reguloj kaj petolado, iuj opinias, ke la vera ĉina Valentena Tago estas la Lanterna Festo, kaj ne Qixi-festivalo, kiu festas la jarkunvenon de Paŝtisto kaj Teksistino en la ĉina mito.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments