Amase vidiĝis skarlata karpodako en Gaoligong-montaro
Lastatempe en vilaĝo de Gaoligong-montaro de Yunnan-provinco oni kaptis ŝancon foti pli ol 30 skarlatajn karpodakojn, kiam ili amasiĝis sur arbo. La birdoj malofte videblaj en ordinaraj tagoj nun amase sin montris antaǔ homoj. Tio altiris atentojn de la rondo de bird-fotado kaj tiu de bird-spektado.
Skarlata karpodako estas bela birdo. Virbirdoj havas okulfrapajn ruĝajn plumojn, kaj la inaj birdoj havas flavajn. Ili manĝas semojn de arboj kaj herboj kaj insektojn.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments