El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Artfajraĵo" de fero

| 2021-02-24
Bookmark and Share


La 22-an de februaro Tancheng-gubernio de Shandong-provinco komencis organizi prezentadon de datiehua, tradicia ĉina "artfajraĵo" el ferlikvaĵo, por bonvenigi la Lanternan Feston, kiu estos en la 26a de februaro ĉi-jare.



Ĝi estas folklora prezentado kun longa historio de du-tri jarmiloj, kaj ĝi aperis preskaǔ samtempe kun ferfandado en Ĉinio.



Por fari tian prezentadon, oni devas unue fandi feron, por ke ĝi likviĝu je la temperaturo inter 1 600 kaj 1 700 celsiaj gradoj; sekve, oni verŝas la feran likvaĵon en lignobastonon kun sulko; kiam la prezentanto forte batas per alia bastono la bastonon entenantan ferlikvaĵon, la likvaĵo ŝpruciĝas supren kaj tiel aperas la brila kaj grandioza "artfajraĵo".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments