El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lunaj specimenoj eksponotaj al la publiko

| 2021-02-23
Bookmark and Share

La 22-an de februaro parto de la lunaj specimenoj alportitaj de Chang'e-5 estis transportita al la Nacia Muzeo de Ĉinio. Nun oni preparas ekspozicion pri la specimenoj, kiu estos malfermita al la publiko. 


La lunsondilo Chang'e-5 alportis al la Tero entute 1 731 gramojn da luna grundo, kiu enhavas fajnajn mineralajn erojn, rokajn fragmentojn kaj vitrajn partiklojn.


Wu Yanhua, vicdirektoro de la Nacia Spaciala Administracio de Ĉinio kaj vickomandanto de la projekto pri lunesplorado, diris, ke la lunaj specimenoj havas tri celojn. La unua celo estas por la scienca esplorado. La dua celo estas por popularigi sciencon al la publiko. Kaj la tria celo estas por dividi la atingojn kun sciencistoj en ĉi-rilataj landoj laŭ interkonsentoj internaciaj. Krome, laŭ la internacia kutimo, partoj de la specimenoj estos disdonitaj kiel la naciaj donacoj, ekzemple tian peton jam faris la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Kosmo. 


W020210222793891803051.gif



Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments