El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu maskoj ĝenas vian lipŝminkadon?

| 2021-02-22
Bookmark and Share


Pasis pli ol unu jaron post eksplodo de KOVIM-19 en Ĉinio, oni jam kutimiĝis al surhavo de masko. Produktantoj kaj butikoj pri lipŝminkaĵoj diris, ke en la pasinta jaro en la ĉina merkato vendado de lipŝminkaĵoj malkreskis preskaŭ duone. Samtempe, kreskis la vendado de aliaj kosmetikaĵoj kiel ŝminkaĵo por okulombro kaj krajonetoj por okuloj kaj brovoj. Pro tio, ke la lipoj estas kaŝitaj sub la masko, kaj konsumantoj prizorgas siajn okulojn kaj aliajn partojn nekovritajn de la masko. Nun la totala vendado de kosmetikaĵoj daǔre kreskas.


Pri rekresko de lipŝminkaĵa vendado en 2021, iu vendisto diris, ke la lipŝminkaĵo produktita de lia fabriko havas negluecan efikon kontraǔ taso kaj masko, kaj "rilataj postuloj en nia retejo multobliĝis en la pasinta jaro". Pri la detala vendokvanto, oni devas atendi ankoraǔ monaton.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments