El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hejmenrevenis ĉina medicina grupo al Afriko

| 2021-02-22
Bookmark and Share

La 19-an de februaro revenis al Ĉinio kun honoro la ĉina medicina grupo sendita al Ekvatora Gvineo. Laŭ raporto, la grupo konsistis el 25 homoj el la urbo Dongguan de la provinco Guangdong, inkluzive de tri tradukistoj kaj du kuiristoj. Ili ekiris en la 5-a de julio 2019 kaj finis siajn laborojn en la 28-a de januaro 2021. Ili plenumis entute 19 839 ambulatoriajn servojn, partoprenis 2 438 kirurgiojn kaj faris 93 klinikajn trejnojn por 420 homoj. Post unu kaj duonjara servado, la grupo gajnis la Medalon de Nacia Sendependiĝo, la plej altan honoron de Ekvatora Gvineo.


21.jpg






Fotis Chen Fan

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments