El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝis la plej granda komerc-partnero de EU en 2020

| 2021-02-22
Bookmark and Share

Trajno kunportanta medicinajn materialojn veturas el Yiwu de Zhejiang, Ĉinio, al Madrido de Hispanio.


Laŭ komercaj donitaĵoj el la statistika buroo de la Eŭropa Unio (EU) publikigitaj lastatempe, en 2020 Ĉinio unuafoje superis Usonon kaj fariĝis la plej granda komerca partnero de EU.


La donitaĵoj montris, ke lastjare kreskis importoj kaj eksportoj inter EU kaj Ĉinio. La importaĵoj al EU el Ĉinio kalkuliĝis al 383.5 miliardoj da eŭroj, je 5.6% pli multe ol en la antaŭa jaro, kaj la eksportaĵoj al Ĉinio el EU kalkuliĝis al 202.5 miliardoj da eŭroj, je 2.2% pli multe ol en la antaŭa jaro.


Antaŭ tio Usono estis la plej granda komerca partnero de EU.


Inter la dek ĉefaj partneroj de EU pri var-komercado, Ĉinio estas la nura, kiu efektivigis kreskon de importoj kaj eksportoj.


Ĉinio estis ankaŭ la monde nura ĉefa ekonomio kiu realigis ekonomian kreskon en 2020, kaj ĝiaj postuloj pri aŭtoj kaj luksaĵoj el Eŭropo plue kreskis.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat









Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments