El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Nekutima Printempa Festo en Pekino - Dua parto

| 2021-02-20
Bookmark and Share

Dum la tuta Printempa Festo mi ne emis vekiĝi frue, eble pro tio, ke mi entuziasmiĝis pri la noktovivo, nekutime vigla, kaj volis profiti tiun unikan momenton. Pasintjare ĉinoj kvarantenis hejme dum la Printempa Festo, pro la epidemio de KOVIM-19, kaj tuj poste brazilanoj amase festis karnavalon surstrate antaŭ ol la alveno de la viruso al Brazilo. Ĉi-jare estis tute mala situacio: karnavalo kaj la Printempa Festo devus okazi samtempe, sed karnavalo estis nuligita pro la pandemio, dum ĉinoj celebris la Printempan Feston en parkoj kaj publikaj lokoj.


DSC_0336.jpg

Shichahai estis bele ornamita por la Printempa Festo kaj allogis multajn vizitantojn.


Post mia vizito al Badachu, mi ripozis dum la sekva mateno kaj posttagmeze iris al Shichahai-areo por kontroli kia ĝi estus en tiu tago. Kiel mi imagis, anstataŭ la trankvileco de la pasintaj tagoj, ĝi estis homplena kaj la vendejoj estis malfermitaj. La loko estis bele ornamita por la Printempa Festo kaj mi kaptis la okazon por foti tiun unikan momenton. Vespere la ruĝaj lanternoj spegulitaj en la lago donis pli da ĉarmo al la loko.


Tiutage la aerkvalito estis malbona, kaj mi pensis ke tio estas pro bruligado de incenso kaj paperaĵoj (multaj ĉinoj bruligas paperaĵojn, speciale falsajn monbiletojn, por sendi ilin al siaj forpasintaj prauloj. Oni kredas, ke tiuj paperaĵoj fariĝos vera mono kaj eĉ varoj en la ĉielo), sed laŭ oficiala klarigo, la poluado venis de la ĉirkaŭaĵoj de la urbo, kaj ĉirkaŭ 40% de la poluado en Pekino-Tianjin-Hebei-areo venis de artfajraĵoj (malpermesataj en la urbocentro de Pekino), cetere pli da homoj restis hejme ĉi-jare, kreskante la konsumadon de elektro, fueloj kaj aliaj. Iel ajn, en tiu tago pluvetis, kaj pli forta pluvo venis en la sekva tago por purigi la aeron, tiel ke dum la sekvaj tagoj estis bela vetero.


El Shichahai mi iris al Nanluoguxiang, fama strateto plena de restoracioj kaj manĝet-vendejoj, kaj ankaŭ tie estis multaj homoj. Mi iom fotis kaj vespermanĝis antaŭ ol reveni hejmen.


DSC_0418.jpg

La fama bronza bovino de la Somera Palaco nun estas akompanata de alia.


En la sekva tago mi pasigis la matenon hejme pro la pluvo, kaj tagmeze iris al la Somera Palaco. Mi estis scivolema, kia ĝi estus dum la Printempa Festo: ĉu oni ornamis la faman bronzan bovinon por la jaro de bovo?


Sur la orienta pordego de la Palaco estis la vorto 春节 (chunjie, Printempa Festo), kaj ene de la palaco estis lanternetoj pendigitaj sur pluraj arboj. La nombro de vizitantoj ne estis tiom granda, kaj la degelanta Kunming-lago estis aparte bela por fotofarado, ĉar ĝia likva parto spegulis la ĉielon, sed la solida parto ne. La bronza bovino estis kiel antaŭe, sed apud ĝi oni metis alian bovinon ornamitan por la novjaro.


DSC_0454.jpg

Migrantaj birdoj atingis Pekinon. Estu bonvenaj!


Mi eliris la parkon post eta promenado kaj biciklis en la ĉirkaŭaĵoj. Mi trovis agrablan biciklovojon en arbareto kun multaj belaj birdoj, kaj subite atingis iun novan stacion de linio 16 de pekina metroo, kiu ekde la fino de decembro venas ĝis Ganjiakou, proksime al la redaktejo de El Popola Ĉinio. Mi eliris ĉe la Nacia Biblioteko kaj promenis en la Violbambua Parko. Tie mi vidis “nubon” da migrantaj birdetoj, ŝajne ĵus revenintaj post pasigi la vintron en la sudo. Iom post iom la birdetoj akomodiĝis sur branĉoj de lokaj arboj por pasigi la nokton.


La bunta kultura vivo de tiu parko ankoraŭ ne komplete revigliĝis, sed mi vidis plurajn muzikistojn kaj dancantojn tra la tuta parko. Mi vizitis insulon en la parko, kaj reveninte al la enirejo mi malkovris, ke pluvis en tiu parto de la parko dum mi estis en la insulo, kie pluvo ne falis. El tie mi piede iris hejmen.


mmexport1613393424518.jpg

Malofte mi havas la ŝancon dormi en la ĉambro de Van Gogh


En la sekva tago mi iris al la arta kvartalo 798. Tie iam funkciis fabrikoj, kiuj estis poste transformitaj en lokoj dediĉitaj al artoj kaj kreivo: muzeoj, artaj galerioj, dezajn-vendejoj, atelieroj kaj alispecaj artaj spacoj nun estas instalitaj en la samaj konstruaĵoj, kie antaŭe funkciis fabrikoj.


Ankaŭ tie estis multaj turistoj, sed malpli kompare kun aliaj lokoj. Mi havis bileton por viziti lokan muzeon pri tridimensiaj artaĵoj kaj kaptis la ŝancon. Estis vico por eniri la muzeon, sed atendado ne estis longa. Tiu muzeo havas la meriton montri tradiciajn pentraĵojn en mojosa kaj interaga maniero, kaj tio gravas por interesigi homojn pri artoj.


Dum mia promeno en tiu areo, mi konstatis, ke ankaŭ 798 suferis pro la pandemio: komerco estis pli vigla tie dum mia pasinta vizito al tiu kvartalo antaŭ du jaroj. Kelkaj restoracioj estis fermitaj, mi ne scias ĉu pro la feritago. Finfine, mi iris ekster 798 kaj trovis bazaron proksime al metrostacio. Tie mi trovis bonprezan restoracion kaj bone manĝis antaŭ mia reveno hejmen.


DSC_0553-1.jpg

Grafitio estas unu el la allogaĵoj de la arta kvartalo 798


En la sekva tago mi elektis viziti lokon ne malproksiman de mia hejmo, sed ankoraŭ ne vizitita de mi: Niujie, kies nomo signifas Bovstrato. Mi ofte aŭdis, ke tie estas bona loko por manĝi ŝafaĵon kaj bovaĵon. Plejparto de la islamanoj en Pekino loĝas en tiu regiono, kie troviĝas moskeo, kaj pro tio ĉirkaŭ Niujie prosperis vendejoj de halal-manĝaĵoj kaj ingrediencoj por ilia kuirado. Islamanoj en Ĉinio disvolvis apartan kuirarton kiu tre plaĉas al mi, kaj en sopiro pri la bongustaĵoj kiujn mi manĝis en Xinjiang mi decidis manĝi tie.


En Niujie estas malpli da vendejoj ol mi antaŭe imagis, la komerca parto ne estas vasta kiel Shichahai kaj Nanluoguxiang, kaj komerco vere fokusas en manĝaĵoj, sen alispecaj vendejoj. Estas famaj la manĝetoj de Niujie, aparte la rostita viando, kaj homoj enviciĝas antaŭ budoj por aĉeti ilin. Se vi volas tagmanĝi aŭ vespermanĝi, tie estas restoracioj, kaj mi elektis unu kiu fokusas pri Xinjiang-stila manĝaĵo.


En la restoracio, ĉiuj laboristoj uzas ujgurajn ĉapojn similajn al tiuj, kiujn mi vidis en la ateliero de la tajloro Adila en Kuqa. Mi manĝis rostitan viandon kaj nang-on (bakaĵo simila al pano). El Niujie mi elektis piediri al Taoranting-parko, kaj dumvoje preterpasis interesan konstruaĵon kun kvin verdaj kupoloj kaj ornamita de islamaj simboloj, kaj per mia poŝtelefono mi malkovris ke ĝi estas la Islama Lernejo de Ĉinio.


DSC_0612.jpg

Taoranting-parko ornamita por la Printempa Festo


La strato ĉe la norda pordego de Taoranting-parko estis belega, plena de lanternoj. La amuzparketo ĉe la norda pordego estis plena de infanoj kaj gepatroj, sed la aliaj partoj de la parko estis trankvilaj. Tie oni jam malmuntas la strukturojn metitajn sur la lago por vintraj aktivaĵoj kaj pretigas ĝin por la somero, kiam homoj boatumas tie.


En la sekva tago, la lasta de la Printempa Festo, mi ripozis hejme dum plejparto de la tago, kaj posttagmeze promenis en la bestoĝardeno, kiu estis homplena dum la tuta ferio. Mi diversfoje vizitis la bestoĝardenon, sed nur ĉi-foje mi sukcesis viziti ĝian centron pri scienca diskonigo, kie oni realigas edukajn aktivaĵojn pri bestoj kaj mediprotektado. La bestoĝardeno ankaŭ estis bele ornamita de lanternoj por la Printempa Festo.



DSC_0646.jpg

La bela antikva pordego de bestoĝardeno, ne plu uzata de vizitantoj, ornamita por la Printempa Festo


Kaj tiel finiĝis mia nekutima ferio. Mi ne vojaĝis ekster Pekino nek iris al montaro kiel mi kutime faras, sed ĉi-foje la urbo mem estis pli interesa, ĉar la urbo kiu kutime aspektas dezerta dum la Printempa Festo subite pleniĝis de homoj surstrate.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments