【E-radio】Mankas unu jaro por la malfermo de Vintraj Olimpikoj en Pekino

| 2021-02-20
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Mankas unu jaro por la malfermo de Vintraj Olimpikoj en Pekino

– Nova mutacio de nova koronviruso raportita de Britio

– Ret-vendado por Printempa Festo

– Xi Jinping inspektis Guizhou antaŭ Printempa Festo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Mankas unu jaro por la malfermo de Vintraj Olimpikoj en Pekino


La 4-a de februaro markis la unujaran retrokalkulon por malfermiĝo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. Ĉiuj konkursejoj estas pretaj. La Vintraj Olimpikoj plene uzos la ejojn kreitajn por la Someraj Olimpikoj 2008, ĉar ĉiuj konkursejoj povas esti laŭbezone konvertitaj por vintraj aŭ someraj sportoj.


– Nova mutacio de nova koronviruso raportita de Britio


Laŭ raporto de la brita amaskomunikilo Sky News en la 2-a de februaro, britaj fakuloj pri sano trovis novan mutacion en specimenoj de la mutaciita nova koronviruso, kiu estis raportita antaŭe. La nova mutacio povas helpi la viruson eviti la defendon de la homa imunsistemo.


– Ret-vendado por Printempa Festo


La reta aĉet-festo por la Printempa Festo, kunaranĝita de Ĉina Ministerio de Komerco kaj kelkaj aliaj departementoj, jam akiris periodan atingon post ĝia komenco en la 20-a de januaro. Laŭ monitorado per granda datumaro, la sumo de podetala vendado en la komencaj dek tagoj kalkuliĝis al pli ol 344.11 miliardoj da juanoj.


– Xi Jinping inspektis Guizhou antaŭ Printempa Festo


La 3an de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la provincon Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. Tie li inspektis la ekomedion de la ĉefa parto de la rivero Wujiang kaj vizitis vilaĝon de la etno Mjaŭ. Surbaze de la instruoj de prezidanto Xi Jinping priskribitaj en lia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), inter ili mediprotektado, transloĝigo de homoj el izolitaj lokoj al lokoj kun pliaj enspez-oportunoj kaj disvolvado de infrastrukturo kaj publikaj servoj, Guizhou sukcesis forigi malriĉecon pasintjare.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments