【E-radio】 Pakitaj legomoj estas liverataj kontraŭ duono de la antaŭa prezo dum kvaranteno en Tonghua

| 2021-02-20
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 superis 100 milionojn

– Komenciĝis pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo

– Pakitaj legomoj estas liverataj kontraŭ duono de la antaŭa prezo dum kvaranteno en Tonghua

– Parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en kunveno de Tagordo de Davos


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 superis 100 milionojn


Laǔ statistiko publikigita de la Universitato Johns Hopkins en la 26-a de januaro, ĝis la 14-a horo kaj 22 minutoj de tiu tago, la tutmonda nombro de konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 estis 100 032 461, el kiuj 2 149 818 mortis. Fakuloj diris, ke la pli rapida propagiĝo de la pandemio eble rilatas al mutacioj de la nova koronviruso trovitaj en multaj landoj. Cetere, kelkaj landoj ne adoptas striktajn rimedoj kontraǔ la pandemio.


– Komenciĝis pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo


La 28an de januaro komenciĝis en Ĉinio la pintperiodo de tutlandaj vojaĝoj por familiaj rekuniĝoj dum la tradicia ĉina festo -- Printempa Festo, kiu okazos en la 12-a de februaro ĉi-jare. La periodo daŭros 40 tagojn ĝis la 8a de marto. Antaŭvide estos 1 700 milionoj da enlandaj vojaĝoj dum la periodo.


– Pakitaj legomoj estas liverataj kontraŭ duono de la antaŭa prezo dum kvaranteno en Tonghua


Por garantii la ĉiutagan vivon de homoj dum kvaranteno, la urbo Tonghua de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio decidis liveri al urbanoj pakitajn legomojn sufiĉajn por kvin tagoj kontraŭ duono de la antaŭa prezo ĝis la fino de la kvaranteno. Por malmult-enspezaj familioj kaj maljunaj soluloj, tiuj legomoj estas tute senpagaj. Medikamentoj aŭ bezonaĵoj por infanoj estas rete aĉeteblaj aŭ mendeblaj ĉe la loĝkomunumo, kiu poste transdonos la aĉetitajn varojn al tiuj homoj. Nun pli ol 800 volontuloj faras aĉetadon kaj liveradon por la urbanoj.


– Parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en kunveno de Tagordo de Davos


En la 25a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis la virtualan kunvenon de Tagordo de Davos kadre de la Monda Ekonomia Forumo. Li substrekis, ke per konservo kaj praktiko de multflankismo kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco oni povas trakti la demandojn de la nuna epoko. En la libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), li klarigas, ke Homara Komunumo de Komuna Estonteco signifas, ke la estontecoj de ĉiuj nacioj estas kunligitaj. Ni ĉiuj devas kune agadi por konstrui pli bonan estontecon por la homaro.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments