El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Nekutima Printempa Festo en Pekino - Unua parto

| 2021-02-19
Bookmark and Share

Senhoma Urbo. Tio estis mia impreso pri Pekino dum mia unua Printempa Festo en la urbo. Eksterlandanoj kutime imagas la Printempan Feston kiel bruema parado surstrate, prezentadoj de dancoj, artfajraĵoj ktp, ĉar tiaj scenoj kutime estas la celebrado de la Printempa Festo ekster Ĉinio: multego da turistoj iras al ĉina kvartalo por vidi homojn en ĉinaj tradiciaj kostumoj dancantajn leondancon sur placo. Sekve oni pensas: "Imagu kiom grandioza devas esti tiu festo en Ĉinio!"


DSC_0258.jpg

Enirejo de la parko Badachu en la unua tago de la Ĉina Novjaro


La vero estas, ke la Printempa Festo por ĉinoj estas momento de la familia rekuniĝo, kaj pro tio en la epoko de la festo okazas la plej granda amasmigrado de homoj en la mondo. Ĉi-jare, tamen, pro la pandemio, homoj estis instigitaj resti en siaj loĝurboj dum la ferioj. Multaj ĉinoj unuafoje pasigis la Printempan Feston kun amikoj, kaj anstataŭ resti hejme aŭ viziti familianojn ili preferis amuziĝi. Tio donis malsaman respondon al la kutima demando: "Kie estas la homoj?"


Dum mia unua Printempa Festo en Pekino mi ne sukcesis malkovri kien homoj iris: mi biciklis tra la urbo kaj aŭdis nur silenton, stratoj kaj avenuoj estis preskaŭ dezertaj, lokoj eĉ turismejoj estis malplenaj de homoj, estis malfacile trovi superbazaron aŭ restoracion malfermitan. Vespere mi iris al Shichahai, kie kutime estas multaj homoj surstrate aĉetantaj manĝetojn, kaj la loko estis preskaŭ dezerta, nur tri vendejoj estis malfermitaj, kaj ne estis vico por aĉeti manĝetojn.


DSC_0279.jpg

En Badachu mi unuafoje vidis tiun riton: homoj metas monon en ujo kaj lavas manojn por allogi bonŝancon.


En mia dua Printempa Festo en Pekino mi finfine malkovris kien homoj iris: alproksimiĝinte al la templo Yonghegong en la tago de la Ĉina Novjaro, mi surpriziĝis pro la granda homamaso. La polico blokis la larĝajn avenuojn ĉirkaŭ la templo, kaj anstataŭ aŭtoj estis giganta vico por eniri la templon. Norde de ĝi, Ditan-parko aŭ la Tera Altaro estis ankaŭ homplena: tie okazas unu el la multaj Templaj Foiroj, tradiciaj ĉinstilaj kermesoj de Pekino dum la Printempa Festo. Ene de la parko estis podioj kun prezentoj de muziko kaj dancoj, kaj multego da manĝet-vendejoj. Ŝajnis al mi, ke la tuta loĝantaro de Pekino estis en tiu loko.


Ĉi-jare mi por la tria fojo pasigis la Printempan Feston en Pekino, kaj la situacio estis tute alia: homoj elektis promeni en la urbo, kaj oni kompensis la mankon de Templaj Foiroj irante al lokoj famaj pro vendado de manĝetoj.


Sciante pri la kutimo de multaj ĉinoj iri al templo en la unua tago de la jaro por preĝi kaj bruligi incenson, mi kontrolis la trafikon per apo kaj malkovris, ke stratoj estis blokitaj ĉirkaŭ Yonghegong kaj trafiko estis tre malbona proksime al la parko Badachu, kie troviĝas ok sanktaj lokoj por budhanoj. Mi malkovris, ke dum la festo Badachu estas senpage vizitebla, sed pro la pandemio oni limigas la nombron de vizitantoj kaj necesas antaŭmendi bileton. Mi surprize sukcesis mendi la mian kaj posttagmeze iris al Badachu por kontroli kio estis okazanta tie.


DSC_0273.jpg

Homoj lasas multegon da incenso tra enirejoj de temploj


La trafiko estis ja terura proksime al la parko, kaj mi eliĝis el la buso tri haltejoj pli frue por iri piede. Multaj aliaj homoj faris la samon. La eniro estis rapida kaj facila, per skanado de dudimensia kodo sur mia poŝtelefono. Kompreneble mi ankaŭ bezonis montri mian sankodon (atestilo kreita de apo, kiu atestas, ke mi plejverŝajne ne estis eksponata al la nova koronviruso dum la lastaj du semajnoj).


Ene de la parko, mi rimarkis multegon da homoj, inter ili estis familioj kun infanoj, amikoj kaj paroj ĝuantaj la tagon, kaj kompreneble ankaŭ budhanoj kiuj tien iris por preĝi. En la ĉirkaŭaĵoj de la parko estis pluraj incensovendistoj surstrate, kaj mi estis scivolema kiel oni aranĝis por ke tiom da homoj povu preĝi kaj bruligi incenson tie. La respondon mi tuj trovis: la homfluo estis direktita al vojo al la montopinto (kien turistoj kutime iras por amuziĝi), kaj la vojo al la temploj kaj bonzejoj estis fermita, sed mi rimarkis, ke estis vizitantoj en tiu areo.


DSC_0293.jpg

Fine de la tago oni aranĝis transporton por la incenso.


Post iom da tempo la vojo al la temploj malfermiĝis antaŭ mi kaj pluraj homoj iris al ĝi, inter ili estis multaj homoj kun incenso. La vojo estis portempe fermita, ĉar estis multaj homoj en tiu areo, kiam tiuj homoj foriris, oni remalfermis la vojon. La ĉefa templo, kie troviĝas pagodo kun grava budhisma relikvo, estis fermita por eviti amasiĝon. Homoj estis preĝantaj sur la placo antaŭ la enirejo. En apudaj temploj estis vicoj por eniri, kun gardisto ĉe la enirejo kaj alia ĉe la elirejo, kaj post foriro de kelkaj vizitantoj, novaj estis bonvenigitaj.


Antaŭ ĉiu templo estis loko por lasi incenson kaj aliajn oferaĵojn, kutime fruktoj. Homoj ne povis mem bruligi la incenson.


Mi supreniris la monton kaj faris mian unuan vivelsendon en Facebook, por montri al homoj eksterlande iom pri la Printempa Festo en Pekino dum la pandemio. La loko elektita de mi ne estas tre taŭga por montri la kutimojn de ĉinoj dum la festo, sed mi ne volis ĝeni la preĝantojn sube.


DSC_0305.jpg

Vesperiĝe la incenso estis kunportita al la interna parto de la templo, por ke la bonzoj ilin bruligu.


Reveninte al la loko, kie troviĝas la temploj kaj bonzejoj, mi vidis neatenditan scenon: la incenso postlasita sur la enirejo de unu el la temploj estis metita en granda ujo, kaj sekve transportita al la granda templo, por ke la bonzoj bruligu ilin.


Mi tre ŝatis tiun solvon kaj opinias, ke oni tre bone aranĝis la aferon en la parko por garantii al ĉiu vizitanto bonan sperton en tiu speciala tago kun tiom da homoj. La busvojaĝo hejmen estis rapida kaj komforta, sed mi bezonis kuiri mian vespermanĝon: plejparto de la restoracioj fermiĝis en la unua tago de la Ĉina Novjaro, kaj kiam mi klopodis mendi manĝaĵon per apo, mi malkovris, ke la funkciantaj manĝejoj havis multegon da mendoj kaj bezonus pli ol du horoj por liveri manĝon al mi!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments