El Popola Ĉinio>头条新闻>

EU investos 225 milionojn da eŭroj por trakti mutacion de nova koronviruso

| 2021-02-19
Bookmark and Share


La 17-an de februaro la Eŭropa Komisiono anoncis, ke por trakti la riskon de mutacio de la nova koronviruso, la Eŭropa Unio (EU) investos sume 225 milionojn da eŭroj, el kiuj 75 milionoj da eŭroj estos uzitaj por helpi la membrolandojn plibonigi kapablojn pri gensekvenca testo, dum la ceteraj 150 milionoj da eŭroj estos uzitaj por subteni esploradon pri mutacio de la nova koronviruso kaj interŝanĝon de donitaĵoj. EU kunvokos 16 membrolandojn kaj aliajn kvin landojn, inkluzive de Svislando kaj Israelo, por krei retan platformon pri klinika provo. Partoprenantoj povos interŝanĝi donitaĵojn sur la platformo kaj iom post iom varbi infanojn kaj junulojn kiel homojn testotajn en la klinika provo. 


Redaktoro: Kang Caiqi  




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments