El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Jinkang: ĉina firmao kiu disvolvas novenergiajn aŭtomobilojn

| 2021-02-10
Bookmark and Share

En decembro mi vizitis fabrikon de Chongqing-a Jinkang-a Novenergi-Aŭtomobil-Kompanio Limigita. Jinkang estis fondita en Chongqing en septembro 2012, kaj komence de 2017 ĝi ricevis aprobon de la Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformo por produkti novenergiajn aŭtomobilojn por transportado de pasaĝeroj. Ekde 2016 la firmao posedas filion en la Silicia Valo de Usono por disvolvado de partoj de novenergiaj aŭtoj kaj softvaroj por ili.


DSC_0195.jpg

Emblemo de Jinkang, farita de piloj por akumulatoro


La fabriko de Jinkang havas altan nivelon de aŭtomatigo kaj robotoj faras plejparton de la laboro, sed homoj estas ankoraŭ necesaj por kelkaj taskoj, ekzemple instali seĝojn ene de ĉiu aŭto.


La sektoro pri farbado de aŭtoj estas tute aŭtomatigita kaj homoj monitoras la laboron per kameraoj, ĉar oni ne rajtas eniri la lokon. Farboj estas kemiaĵoj kiuj povas kaŭzi malsanojn al homoj kaj ankaŭ polui la medion, do estas bone, ke maŝinoj aŭtomate faras tiun laboron en izolita loko, sed tio ne solvas la tutan problemon: likvaĵoj postrestantaj de tiu procezo estas sendataj al kloakopurigejo.


DSC_0179.jpg

Rapidumujo de aŭtomobilo produktata de Jinkang


Estas facile konstati, ke la fabriko sekvas altnivelajn normojn pri sekureco de laboristoj, kaj la tuta fabriko estas tre bone organizita.


Interesaj solvoj estis disvolvitaj por elektraj aŭtoj kun la celo igi la ŝofor-sperton pli komforta kaj altigi la efikecon de la veturilo. Novaj teknikoj kaj konceptoj estas aplikataj al diversaj partoj de la aŭto, kaj problemoj estis solvitaj per tre interesaj ideoj, ekzemple konekti elektrogeneratoron rekte al la motoro por eviti perdon de energio, kaj tiel oni sukcesis atingi efikecon de 95% en generado de elektro! Cifereca motorkontrolilo aŭtomate agordas laŭbezone la potencon de la motoro.


La aŭtoj produktataj en la fabriko estas vendataj sub du malsamaj markoj, Fengguang por aŭtoj funkciigataj per brulaĵo kaj Seres por elektraj aŭtoj.


DSC_0201.jpg

Seres SF5, unu el la aŭtoj produktitaj de Jinkang


Ene de la aŭtoj oni povas facile rimarki komforton kaj teknikan nivelon de ili. Kameraoj, softvaroj kaj sensiloj helpas la ŝoforon kaj faciligas multajn taskojn.


DSC_0212.jpg

Aŭto rigardata interne


En la fabriko estas specimenoj de ĉiuj modeloj de aŭtoj produktataj tie, por ke vizitanto vidu la aŭtojn de proksime kaj eĉ vizitu ilin interne, kaj se post tio vi ankoraŭ ne konvinkiĝis pri kiom bona estas via elektita modelo, eblas provi veture ĝin en la testejo de la fabriko.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments