El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Antikva urbeto Yongning en Pekino

| 2021-02-10
Bookmark and Share

El la distrikto Yanqing de Pekino troviĝas la antikva urbeto Yongning, kiu estis tre prospera dum la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911), plena de vendejoj kaj komercistoj el pluraj partoj de Ĉinio. Yuhuang-pavilono, meze de la urbeto, havas historion de pli ol 1 300 jaroj! Nun la urbeto estas vizitata de multaj turistoj kaj komerco daŭre viglas sur ĝiaj stratoj.



Strato ornamita de ĉinaj lanternoj kondukas turistojn al Yuhuang-pavilono.



Freŝaj fruktoj kaj Tanghulu, populara vintra manĝeto, vendataj surstrate



Diversspecaj ovoj vendataj



Ornamaĵoj por la Printempa Festo estas aparte atentataj de konsumantoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments