Lop Nur: interesa regiono de Xinjiang

| 2021-02-08
Bookmark and Share

La nomo Lop Nur rilatas al aro da malgrandaj, nun laŭsezonaj salakvaj sablomarĉejoj ĉe dezerto en la sudorienta parto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. La lagaro iam kovris pli ol 10 000 kvadratajn metrojn.


DSC_0874.jpg

Poploj apud lago kreas mirindan pejzaĝon en Lop Nur.


Lop Nur situas ĉe ŝlosila punkto de la antikva Silka Vojo. Pro tio, la regiono estas plena de historiaj lokoj kaj postrestaĵoj de antikveco. Marco Polo rakontis pri Lop Nur en sia fama verko.


Proksime al la urbo Korla ekzistas du gravaj iniciatoj cele al protektado de la regiono de Lop Nur. La unua iniciato temas pri konservado de poploj, kiuj protektas la lagojn kontraŭ la sablo de la dezerto, kaj la alia temas pri disvolviĝo de turismo en la regiono.


DSC_0886.jpg

Antikva pirogo postlasita de iamaj loĝantoj de la vilaĝo


En antikveco multaj vilaĝoj estiĝis ĉe la rivero Tarim kaj la lagaro de Lop Nur, kaj fiŝkaptado estis la ĉefa aktivaĵo de lokanoj. Post fino de la Silka Vojo, lokaj homoj ne havis alternativon ol sin vivteni de fiŝkaptado. Laŭ tempopaso, iom post iom lokanoj preferis migri al proksimaj urboj por serĉi pli da laboroportunoj kaj komfortan vivon, postlasante siajn vilaĝojn.


DSC_0887.jpg

Longviveca pordego


Unu el tiuj vilaĝoj mi vizitis: ĝi estas forlasita jam de pluraj jardekoj, sed antaŭ nelonge la loka registaro decidis ĝin renovigi kaj konservi ĝin kiel turismejon kaj parton de la historio de la regiono. La unua detalo kiun oni trovas post alveno al la vilaĝo estas ĝia enirejo, kiu estis ordinara pordego Lop-Nur-stila kaj nun havas la nomon "longviveca pordego" omaĝe al la energio, vigleco kaj grandanimeco de lokaj homoj. Ĝi aspektas kiel la vizaĝo de maljunulo -- por ĝia rekonstruo oni uzis kiel bazon la vizaĝon de s-ro Ruzi Shadik, lokano kiu forpasis je la aĝo de 104 jaroj en 2015. Sur la pordego troviĝas kranio de kamelo.


En la vilaĝo oni povas vidi la tradiciajn domojn, la pirogojn el kavigita trunko de poplo, la materialojn, la teknikojn pri konstruado... Nu, tie oni povas multe lerni pri la tradicia vivstilo kaj kiel homoj adaptiĝi al lokaj kondiĉoj.


DSC_0893.jpg

Ruinoj de antikva lumturo konstruita en Han-dinastio


Proksime al tiu vilaĝo estas alia valora heredaĵo: ruinaĵoj de antikva lumturo uzita de militistoj por averti longdistance, per fumo (dumtage) aŭ per fajro (dumnokte) pri la alveno de invadanta armeo kaj peti helpon. Tiaj turoj estis konstruitaj laŭlonge de gravaj vojoj kaj ludis strategian rolon en gardado de landlimoj kaj protektado de alilandaj senditoj kaj komercistoj laŭlonge de la Silka Vojo. Tiu turo estas parto de aro da lumturoj konstruitaj de Han-dinastio (206 a.K.-220) kaj konata kiel mil-lia (unu li-o ekvivalentas duonkilometron) milit-defenda sistemo.


DSC_0899.jpg

Rostiloj uzitaj en 2016 por atingi la mondan rekordon pri rostado de fiŝoj


Ĉirkaŭ la vilaĝo troviĝas multaj poploj, kelkaj tre antikvaj, kaj oni klarigis al mi, ke blanka fungo kreskanta sur trunkoj de poploj estis uzata de lokanoj kiel spicaĵo por kuirado. Mi bedaŭrinde ne povis gustumi la tiel kuiritan fiŝaĵon ĉi-foje, sed proksime al la vilaĝo mi vidis plurajn rostilojn, per kiuj en la 30-a de aprilo 2016 dum la 4-a Xinjiang-a Folklora Festivalo pri Lop-Nur-a Tradicia Rostaĵo, oni atingis la mondan rekordon pri rostado de fiŝoj. Fiŝo estas la bazo de loka dieto, kaj multaj turistoj vizitas la regionon por gustumi lokajn fiŝaĵojn.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments