El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Vizaĝ-ŝanĝado: unika trajto de sichuan-a opero

| 2021-02-07
Bookmark and Share

Ekzistas divers-stilaj tradiciaj operoj de Ĉinio, kaj unu el ili estas sichuan-a opero, populara en la provincoj Sichuan, Guizhou kaj Yunnan, kaj ankaŭ en Chongqing. Mi spektis prezentaĵon de sichuan-a opero dum vizito al la antikva urbeto Anju en Chongqing.


DSC_1021.jpg

Aktoro de sichuan-a opero


Aparta trajto de sichuan-a opero estas la vizaĝ-ŝanĝado, speciala tekniko uzata por esprimi, per koloroj kaj vizaĝo, emociojn kaj pensojn de la rolulo. Aktoroj rapidege kaj lerte ŝanĝas vizaĝon sur la podio, kaj dum prezentaĵo ili povas tion fari diversfoje. 


DSC_0984.jpg

La aktoroj sur la scenejo


DSC_1001-2.jpg

Per maskoj kun malsamaj koloroj kaj bildoj oni esprimas sentojn kaj pensojn de la rolulo.


Onidire vizaĝ-ŝanĝado devenas de tre antikva homa kutimo desegni malsamajn formojn sur siaj vizaĝoj por timigi sovaĝajn bestojn. Tio estas mirinda, ĉu ne?


Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments