Tuanjie-vilaĝo de Xinjiang: ekzemplo por la mondo

| 2021-02-05
Bookmark and Share

Al esperantistoj estas tre karaj la idealoj de toleremo kaj respekto al diverseco, ĉar Esperanto aperis ĝuste en kunteksto de malamo, diskriminacio kaj persekutado inter gentoj. Hodiaŭ mi volas rakonti al miaj legantoj kortuŝan sperton, kio certe inspiros nian agadon por paco kaj interkompreno inter homoj.


DSC_0877.jpg

Vilaĝanoj el malsamaj etnoj vivas kiel en granda familio.


En la mondo kun tiom da etnaj konfliktoj, mi trovis en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ekzemplon de unueco kaj kunlaboro inter homoj el malsamaj etnoj, kaj vidis la mirindan rezulton de ilia kunlaboro: en la vilaĝo Tuanjie, homoj el kvin malsamaj etnoj kune transformis dezerton en bienon, kie ili nun plantas kaj rikoltas, kaj ankaŭ bredas bestojn. Naturo malavare repagas ilian laboron per riĉaj rikoltoj.


La kompleta nomo de la vilaĝo Yongkutuanjie estas pli longa ol la simpligita nomo Tuanjie, kaj signifas "unueco inter la urboj Ningbo (Yong) en Zhejiang-provinco kaj Kuqa (Ku), kie la vilaĝo troviĝas". Kvankam ambaŭ urboj troviĝas tre for unu de la alia, ili estas unuiĝintaj per la programo de la zhejiang-a registaro kun la celo disvolvi la Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon. La nomo ankaŭ esprimas dankon de la vilaĝo al la urbo Ningbo pro la helpo ricevita de ĝi.


La vilaĝo havas 453 loĝejojn, kie loĝas 1 847 homoj. Farmolando okupas la areon de ĉirkaŭ 971 hektaroj. La vilaĝo havas jaran malnetan enspezon je 2,44 milionoj da juanoj (= 377 mil usonaj dolaroj) kaj havas la titolon "ekzempla vilaĝo pri etna unueco" -- tie vivas homoj el kvin etnoj: ujguroj, hanoj, kazaĥoj, hui-oj kaj ĝŭang-oj, kiu kundividas la resursojn de la vilaĝo kaj helpas unuj la aliajn. En la vilaĝo troviĝas muzeo, konstruita por konservi ĝian pluretnecan originon kaj spiriton.


DSC_0879.jpg

Unu el la stratoj de la vilaĝo


Klopodante allogi turistojn, la vilaĝo plibonigis sian infrastrukturon kaj nun estas agnoskita de la ĉina registaro kiel AAA-nivela turismejo. La vilaĝo estis fondita en 1959, kiam pli ol 100 laboristoj el aliaj partoj de Ĉinio transloĝiĝis al tiu loko por labori kune kun lokaj ujguroj por transformi la dezerton en farmon. En tiu epoko, eĉ domoj ne ekzistis tie, kaj homoj vivis en keloj.


Por plibonigi la medion, ili komencis planti arbojn en la dezerto Gobio. Ĝis 2004 lokaj domoj estis faritaj de bakitaj brikoj. Ekde tiu jaro, subtenate de la ĉina registaro, komenciĝis konstruado de tertrem-rezistaj domoj per industri-faritaj brikoj. Ekde 2019 ĉiuj vilaĝanoj vivas en domoj modernigitaj kaj komfortaj.


En la vilaĝo abundas rakontoj pri amikeco kaj kunlaboro inter homoj el malsamaj etnoj. Unu el ili estas aparte kortuŝa: forpasis la patro de ujgura infano, kaj la patrino restis sola kun sia infano. Ili estis invititaj kunloĝi kun la han-a familio Sun, kaj la ujgura infano konsideris s-ron Sun kiel sian propran patron. Li kreskis kune kun la filo de s-ro Sun, kaj ambaŭ konsideras unu la alian kiel fratojn. Ambaŭ familioj vivas kune jam de pli ol 40 jaroj, kaj vere fariĝis ununura familio.


DSC_0892.jpg

Per kunlaboro, la vilaĝanoj sukcesis transformi la dezerton en bienon.


Alia rakonto temas pri 60-jarulo, kiu volis reformi sian loĝejon kaj ne havis lokon por loĝi dum la reformo, ĉar lia domo estis komplete detruita por esti rekonstruita. Lia najbaro, s-ro Han, provizis al li ĉambron por loĝado dum la reformo. En la vilaĝo, homoj ne sin distingas de aliaj surbaze de etno, ili ĉiuj vivas en la granda rondo familia.


Post vizito al la muzeo, mi kaj aliaj raportistoj iris al la domo de loka familio, kaj dum babilado kun tiu familio mi malkovris, ke temas ĝuste pri la familio de s-ro Sun, kaj la du viroj, unu hano kaj la alia ujguro, estis respektive la filo de s-ro Sun kaj lia ujgura frato. Kiam mi vidis ilin ambaŭ kune, mi povis facile senti, ke ili forte ligiĝas kiel fratoj. Kun ili estis du aliaj familianoj, unu hana kaj la alia ujgura, kaj kiam unu el ili malsaniĝis kaj estis enhospitaligita en la urbo, la alia akompanis ŝin aŭ lin.


DSC_0872.jpg

La familio de s-ro Sun


La maljuna S-ro Sun suferas pro malsano kaj bezonas ripozi dum plejparto de la tago, sed li venis al la ĉambro dum momenteto por saluti nin. Familianoj ambaŭetnaj prizorgas lin. Laŭ tradicio en Ĉinio, okaze de geedziĝo, la familio de la fianĉo devas pagi sumon ne malaltan al la familio de la fianĉino, por ke ili geedziĝu, kaj tiu ujgura homo, kiu perdis sian patron en frua aĝo, ne havis monon por geedziĝi. S-ro Sun donacis al li la monon, kaj li sukcesis edziĝi. La du infanoj, kiuj kreskis kune kaj reciproke konsideras unu la alian kiel fratojn, nun vivas en apartaj domoj, ĉiu kun siaj edzino kaj infano, sed ĉiusemajne la tuta familio renkontiĝas almenaŭ unufoje por kune tagmanĝi kaj pasigi la tagon.


Esperantistoj certe interesiĝas pri la lingva situacio de la vilaĝo. Plejparto de la vilaĝanoj estas ujguroj, sekve la ujgura estas ofte uzata en ĉiutaga vivo, kune kun la ĉina. Skribaĵoj en la vilaĝo kutime estas en tiuj du lingvoj. Mi konis maljunulojn, kiuj parolas nur la ujguran, sed la junuloj kutime scipovas la ujguran kaj la ĉinan.


Promenante en la vilaĝo, mi rimarkis ĝian bonan infrastrukturon: pavimitaj stratoj, elektro, vespera lumigo, kranakvo, kloak-kolektado, infanĝardeno, novaj domoj, placo kaj aliaj strukturoj, kiuj igas konvena la vivon de lokanoj. Sur la placo troviĝas skulptaĵo de granato, la ĉefa produkto de la vilaĝo. La familio de s-ro Sun donacis al mi frukton de mi nekonata, produktita en la vilaĝo. Mi ĝin manĝis, sed ne scias ĝian nomon.


DSC_0890.jpg

Bovejo en la vilaĝo: bestobredado provizas sterkon por la farmo.


Mi vizitis bovejon, vidis ŝafojn kaj rajdis ĉevalon en la vilaĝo. Oni klarigis al mi, ke bestobredado en la vilaĝo ne nur provizas viandon kaj lakton al la vilaĝanoj, sed ankaŭ sterkon por la grundo.


Espereble pli kaj pli da turistoj interesiĝos viziti la vilaĝon kaj lerni pri la admirinda sperto de tiuj homoj, kiuj elektis ignori la diferencojn inter ili kaj fokusis en kunlaboro por kune rikolti la fruktojn. En la mondo, kie homoj preferas fari murojn ol pontojn, tiu vilaĝo pruvas al ni, ke alia mondo eblas, tio dependas nur de ni.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments