El Popola Ĉinio>Ekonomio>Komentoj>

Tetrinkejo kaj ateliero en Chongqing-a kamparo

| 2021-02-05
Bookmark and Share

La distrikto Rongchang de la urbo Chongqing en Ĉinio estas fama pro la tradicia ceramiko, kiu estas la nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio. Multaj ceramikistoj elektas loĝi en tiu distrikto pro la alta kvalito de la loka argilo kaj aliaj kialoj. Chongqing-a registaro, siavice, klopodas por disvolvi turismon en la distrikto, kaj tio kreas divers-specajn oportunojn por la lokanoj.


DSC_0797.jpg

La paro akceptas gastojn en la tetrinkejo.


Tio estas la kazo de Guan Shuangyong, juna ceramikisto diplomiĝinta el la Sichuan-a Instituto de Belartoj, kiu tie estigis atelieron kaj kafejon kune kun sia edzino, kiun li konis en universitato. Ili estas bela kaj aminda paro, kiu sukcesis estigi en la rongchang-a kamparo la plej agrablan tetrinkejon, kiun mi ĝis nun vizitis. Tie oni sentas sin hejme, kaj la loko mem estas tre interesa.


La kafejo troviĝas ĉe monteto, kaj el tie oni havas belan vidon de la kamparo kaj povas ĝui silenton kaj trankvilon. Post transiri la pordon, oni sin trovas en korto kun arbo, kaj sur la arbo estas ĉarma dometo por tetrinkado, atingebla per spiral-ŝtuparo.


DSC_0801.jpg

Surarba dometo kaj ceramikaĵoj en la korto


Trans la korto troviĝas la ĉefa halo de la tetrinkejo, kun seĝoj kaj granda tablo. La ĉambron ornamas verkoj de Guan Shuangyong, kiuj estas aĉeteblaj de turistoj surloke. Multaj el liaj kreaĵoj estas por tetrinkado, ekzemple teleretoj, tetrinkujoj kaj tekruĉoj.


DSC_0804.jpg

La juna paro feliĉe vivas en la rongchang-a kamparo.


Estas aliaj ĉambroj en la konstruaĵo, inter ili estas la loĝejo de la paro kaj la ateliero de Guan Shuangyong, kiu ŝatas entuziasme montri siajn verkojn al vizitantoj dum ŝia edzino verŝas teon. La gastemo kaj sincera gajeco de la juna paro, kune kun la trankvileco de la loko, igas tiun tetrinkejon unika.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments