El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Elon Musk: oni provos interfacon de homa cerbo kaj komputilo

| 2021-02-03
Bookmark and Share

La 2-an de februaro Elon Musk, fondinto de Tesla kaj SpaceX, diris, ke lia kompanio Neuralink komunikiĝas kun la Usona Administrado pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj. Musk diris, ke se ĉio iros glate, ili eble provos interfacon inter la homa cerbo kaj komputilo ĉi-jare.



La 1-an de februaro Musk diris en la socia retejo Clubhouse, ke Neuralink sukcese enplantis cerbo-komputilan interfacon en cerbon de simio. Nun la simio povas ludi komputilajn ludojn per sia cerbo. Musk diris, ke ili publikigos rilatan filmeton post unu monato.



Li klarigis, ke la ĉefaj celoj de la tekniko estas solvi cerban kaj spinan vundojn, kaj plenigi la perditajn kapablojn de homoj per la enplantitaj icoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments