El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Festivalo de Neĝaj kaj Glaciaj Lanternoj en Longqingxia

| 2021-02-03
Bookmark and Share

En la turismejo Longqingxia de Pekino ĉiujare dum vintro okazas Festivalo de Neĝaj kaj Glaciaj Lanternoj. Ĝi estas malgranda kompare kun tiu de Harbino, sed estas ĝuinda. En ĉi-jara festivalo, la ĉefaj skulptaĵoj havas jenajn temojn: la pandemio de KOVIM-19, la urbo Pekino (konstruaĵoj, artoj kaj tradicioj), la jaro de bovo kaj la venontjaraj Vintraj Olimpikoj. Krom la lanternoj el glacio kaj neĝo, vespere la tuta pitoreskejo estas lumigita per tradiciaj ĉinaj lanternoj. 


Bovforma lanterno por bonvenigi la novjaron.


Skulptaĵoj el glacio omaĝas la kontraŭepidemiajn batalantojn.


Glaci-lanterno en la formo de ĉina drako


Masko de Pekina Opero skulptita sur glacio


Maskoto de Pekinaj Vintraj Olimpikoj farita el neĝo


Korforma detalo de glaci-lanterno


Libelo skulptita sur glacio

 

Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments