El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Ni, patrino kaj filino, ankaǔ kunbatalantoj"

| 2021-02-01
Bookmark and Share

Meze de januaro 2021 en hejmo en Hainan-provinco, suda Ĉinio, Gan Zhenhua informiĝis pri propagiĝo de KOVIM-19 en sia hejmurbo Harbino, nordorienta Ĉinio. Ŝi konsiliĝis kun sia filino Jin Xin, unuajara studento en universitato, kiu ĝuas la vintrajn feriojn, kaj ili decidis reveni al Harbino por kontribui al la batalo kontraǔ la pandemio.


La filino diris: "Sen propra sperto, oni ne povas kompreni la malfacilojn de medicinistoj kaj komunumaj laborantoj en novaĵoj. Mia laboro en la lastaj tagoj igis min vere koni la malfacilojn de la kontraǔepidemia batalo."


Ekde la 21-a de januaro Harbino okazigis nukleacidan testadon tuturbe. En la testejo de Yihe-komunumo, Gan Zhenhua kaj Jin Xin respondecis pri gvidado de urbanoj, registrado de informoj kaj kontrolado de datumoj, kaj foje ili laboris dekkelkajn horojn ĉiutage.


Gan Zhenhua diris: "Ni estas patrino kaj filino, kaj ankaǔ kunbatalantoj. Mi espers, ke ĉi okazaĵo donos al mia filino apartan sperton kaj la pandemio en Harbino estos kiel eble plej frue bremsita."


1127047003_16120784982441n.jpg

La patrino surhavigas al si kontraǔinfektan kostumon.


1127047003_16120784982971n.jpg

La patrino (meze) kaj la filino (maldekstre) registras informojn de lokano.


1127047003_16120784985101n.jpg

La filino varmigas sin per varmigilo.


1127047003_16120784987951n.jpg

La patrino (dekstre) kaj la filino revenas al luita loĝejo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments