El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis en Sidnejo ekspozicio de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj

| 2021-01-29
Bookmark and Share





La 27-an de januaro, oni vizitis la ekspozicion. (Fotis Bai Xuefei, ĵurnalisto de Xinhua-a novaĵ-agentejo)


Proksimiĝas la Printempa Festo, la ĉina novjaro laŭ lunkalendaro, kaj malfermiĝis en la ĉina kultur-centro de Sidnejo ekspozicio de faraĵoj de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. La ekspozicio estas kunokazigita de tiu centro kaj la Departemento pri Kulturo kaj Turismo de Jiangsu-provinco.


En la ekspozicio estas prezentataj verkoj kreitaj surbaze de sep metioj el la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio kaj tiu de Jiangsu-provinco. Tiuj metioj inkluzivas lignogravuradon en la stilo de Taohuawu, tradician nankinan brodadon, jiangsu-stilajn brodadon kaj paper-tranĉadon.


Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments