El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio aprobis reviziitan leĝon pri kvaranteno de bestoj

| 2021-01-28
Bookmark and Share


La 22-an de januaro la 25-a Sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis la nove reviziitan leĝon pri kvaranteno de bestoj,  kiu validiĝos en la 1-a de majo 2021. La leĝo kovras ĉiujn brutojn kaj bestojn kreskigitajn aŭ kaptitajn, dividas malsanojn de bestoj en tri specojn kaj postulas devigan vakcinadon de tiuj bestoj, kiuj eble minacos agrikulturon kaj sanon de homoj.


Laŭ la leĝo, ĉiu persono aŭ organizo, kiu bredas hundon, devas certigi, ke la hundo estas rutine vakcinita kaj havas la vakcin-atestilon. Kiam oni promenas ekster domo kun hundo, li aŭ ŝi devas kunporti nomkarton de la hundo. La hundo devas esti tenata per kolrimeno por ke ĝi ne vundu homojn aŭ disvastigu malsanojn.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments