Pakitaj legomoj liverataj kontraŭ duonprezo dum loĝantara kvaranteno en Tonghua
La 24-an de januaro volontulo aĉetis en superbazaro laŭ mendilo de loĝantoj.
Por garantii la ĉiutagan vivon de urbanoj dum kvaranteno, Tonghua-urbo de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio decidis liveradi al urbanoj pakitajn legomojn sufiĉajn por kvin tagoj kontraŭ duono de la antaŭa prezo ĝis la fino de la kvaranteno. Por malmult-enspezaj familioj kaj maljunaj soluloj, tiuj legomoj estas tute senpagaj. Medikamentoj aŭ bezonaĵoj por infanoj estas rete aĉeteblaj aŭ mendeblaj ĉe la loĝkomunumo, kiu poste transdonos la aĉetitajn varojn al tiuj homoj. Nun pli ol 800 volontuloj faras aĉetadon kaj liveradon por la urbanoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat