Ve! Konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 superis 100 milionojn!
Laǔ statistiko publikigita de la Universitato Johns Hopkins en la 26-a de januaro, ĝis 14:22 de la 26-a de januaro, la tutmonda nombro de konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 estis 100 032 461, el kiuj 2 149 818 mortis.
Fakuloj diris, ke la pli rapida propagiĝo de la pandemio eble rilatas al mutacioj de la nova koronviruso trovitaj en multaj landoj. Cetere, kelkaj landoj ne tiel strikte gardas sin kontraǔ la pandemio.
Nun tio, kion oni devas fari, estas unuiĝi. Pandemio ne havas landlimojn, kaj homoj estas en la homara komunumo. Nur kiam ĉiu homo estas bone gardata kontraŭ la pandemio, la homaro povas tute venki la batalon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat