El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reagoj de Internacia komunumo pri paroladoj de Xi Jinping en kunveno de Tagordo de Davos

| 2021-01-27
Bookmark and Share

Vespere de la 25a de januaro, Xi Jinping rete ĉeestis la virtualan kunvenon de Tagordo de Davos kadre de la Monda Ekonomia Forumo. Li substrekis, ke per konservo kaj praktiko de multflankismo kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco oni povas trakti la demandojn de la nuna epoko.


"La paroladoj de Xi liveras historian ŝancon por la internacia kunlaboro," taksis tiutage la retejo de la Monda Ekonomia Forumo.


Jaya Josie, sud-afrika esploristo pri BRICS-landoj, diris, ke alfronte al la defioj de KOVIM-19, oni sentas la gravecon de multflankismo kaj internacia kunlaboro.


Danny Alexander, vicprezidanto kaj sekretario de la direkcio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, opinias, ke surbaze de klaraj regularoj kaj laŭleĝaj principoj, multflankismo povas solidarigi fortojn el pluraj flankoj kaj ilin direkti al komuna celo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments