El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekveturis ĉi-jare ĉina-eŭropa kargotrajno kun kontraŭ-epidemiaj materialoj

| 2021-01-26
Bookmark and Share


Matene de la 25-a de januaro la ĉina-eŭropa kargotrajno X8026 kun kontraŭ-epidemiaj materialoj ekveturis de Yiwu, Zhejiang-provinco, sud-orienta Ĉinio, kaj post 13 tagoj ĝi atingos la urbon Malaszewicze, Pollando.


Tio estas la unua ĉina-eŭropa kargotrajno kun kontraŭ-epidemiaj materialoj en 2021. Ĝi liveros materialojn urĝe bezonatajn de Pollando kaj aliaj eŭropaj landoj por preventi kaj kontraŭbatali la epidemion.


Laŭ raporto, tiuj kontraŭ-epidemiaj objektoj estis aĉetitaj de la pola registaro nome de la pola kompanio ZARYS POMAGA. 82 kontenerojn entenas protekt-kostumojn, injektilojn ktp. En aliaj 18 konteneroj estas kargoj bezonataj de aliaj eŭropaj landoj por produktado aŭ la ĉiutaga vivo. La trajno, atinginte la urbon Malaszewicze, iros al Hamburgo, Germanio.


En la jaro 2020 la ĉina-eŭropa kargotrajno transportis 9,39 milionojn da kontraŭ-epidemiaj objektoj, kiuj entute pezas 76 mil tunojn.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments