Fea lago en Xinjiang

| 2021-01-26
Bookmark and Share

Jen popolrakonto de la Fea Lago en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio: Antaŭ longa tempo, Palidai, filino de Burke, patriarko de Lop-Nur-a vilaĝo, enamiĝis al junulo de najbara vilaĝo, sed Burke kontraŭis ilian geedziĝon pro tio, ke la junulo estis el malriĉa familio. Somere de tiu sama jaro, severa sekeco atingis la vilaĝon, la rivero Tarim sekiĝis, minacante la vivojn de ĉiuj homoj en la vilaĝo. Burke akceptis edzinigi sian filinon al tiu, kiu ajn sukcesus trovi akvon. La brava junulo adiaŭis Palidai kaj foriris kaj sekvis la vojon tra kiu antaŭe fluis la rivero. Ekde tiam, Palidai pasigis siajn tagojn rigardante la enirejon de la vilaĝo, atendante la revenon de sia amato. La akvo revenis, tempo pasis, sed neniu sukcesis trovi informojn pri la sorto de la junulo. Palidai neniam edziniĝis, kaj fariĝis lago kies akvo similas al aro da larmoj verŝitaj pro senfina sopiro. Ekde tiu momento, akvo neniam plu mankis en tiu loko. Memore al Palidai, la lagon oni nomis Fea Lago. Ĝia konturo similas al silueto de bela junulino.



Vizitanto sur kamelo rigardas la Fean Lagon el la pinto de apuda duno.



Homoj piediras sur la frostita Fea Lago. Tie malvarmegas dum vintro.



Turistoj promenas sur kameloj apud la Fea Lago. Turismo enspezigas lokanojn.



Anasoj naĝas en la Fea Lago.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments