【E-Radio】Itala virino infektiĝis de KOVIM-19 en novembro 2019

| 2021-01-25
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– MEP de Ĉinio superis 100 duilionojn da juanoj

– Malkovrita 850-jara ĉefurba muro de Jin-dinastio en Pekino

– Itala virino infektiĝis de KOVIM-19 en novembro 2019

– Serbio ricevis milionon da dozoj da vakcinoj el Ĉinio

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– MEP de Ĉinio superis 100 duilionojn da juanoj

 

La Nacia Statistika Buroo publikigis la rezulton de la nacia ekonomio de Ĉinio en 2020. La Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Ĉinio atingis pli ol 101 duilionojn da juanoj, je 2,3% pli multe ol tiu de 2019. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke ĉina registaro celas plue malfermi la ĉinan ekonomion kaj faciligi komercon kaj investojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kontribuante por la konstruado de Homara Komunumo de Komuna Estonteco.

 

– Malkovrita 850-jara ĉefurba muro de Jin-dinastio en Pekino

 

Arkeologoj malkovris en la distrikto Fengtai de Pekino restaĵojn de la urbomuro de Zhongdu, ĉefurbo de Jin-dinastio, kiu regis de 1115 ĝis 1234. Ĝis nun estas elterigitaj 60-metroj da urbomuraj ruinoj ĉirkaŭitaj de fosaĵo larĝa je 66 metroj. La urbo Zhongdu estis sieĝata de la invadanta mongola armeo de Genghis Khan en 1213 kaj komplete detruita du jarojn poste. Post du jardekoj, Kublai Khan fondis la urbon Dadu, nuna Pekino, por esti ĉefurbo de Yuan-dinastio.

 

– Itala virino infektiĝis de KOVIM-19 en novembro 2019

 

Laǔ raporto de la italaj amaskomunikiloj ANSA kaj La Repubblica en la 11-a de januaro, internacia esplorteamo gvidata de la itala Universitato de Milano trovis la genan sekvencon de la nova koronviruso en specimeno kolektita por biopsio el iu itala junulino kun haǔtmalsano en la 10-a de novembro 2019. La rezulto de la esploro estis publikigita en la brita ĵurnalo British journal of dermatology.

 

– Serbio ricevis milionon da dozoj da vakcinoj el Ĉinio

 

La 16an de januaro unu miliono da dozoj da kontraŭkoronvirusa vakcino produktita de la ĉina kompanio Sinopharm atingis Beogradon, ĉefurbo de Serbio. Serba prezidento Aleksandar Vucic, ĉina ambasadoro en Serbio Chen Bo kaj serba ministro pri sano Zlatibor Loncar bonvenigis la kargon en flughaveno. Vucic diris en la bonveniga ceremonio, ke la vakcino estas "atesto de granda amikeco inter Serbio kaj Ĉinio", kaj ĝi protektos vivojn de 500 000 homoj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments