Poploj en Xinjiang

| 2021-01-22
Bookmark and Share

Homoj kutime imagas dezerton kiel loko plena de sablo, kie plantoj ne povas kreski, sed tio ne ĉiam tute veras: en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, en kelkaj partoj de la dezerto Taklimakan, la dua plej vasta en la mondo, troviĝas lagoj, kaj proksime al ili kreskas belaj poploj, la plej maljuna estas tie jam de 3000 jaroj! La fotoj estis faritaj en aŭtuno, sed en somero la arboj verdiĝas kaj allogas multajn turistojn.



Poploj baras la sablon kaj ŝirmas oazojn.



Poploj apud dunoj de la dezerto Taklimakan



Poploj pompas apud lago.



Antikva poplo 3000-jara estas protektata de la registaro kaj fariĝis turisma allogaĵo de la regiono.



Poplarbaro en aŭtuno: falintaj folioj malkomponiĝas surtere kaj nutras la grundon


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments