El Popola Ĉinio>Ekonomio>Komentoj>

Mildigo de malriĉeco per komerco ĉe aŭtovojo en Xinjiang

| 2021-01-22
Bookmark and Share

Granda parto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en Ĉinio estas kovrita de dezertoj, kaj dum la lastaj jardekoj aŭtovojoj estis konstruitaj por kunligi urbojn, sed vojaĝoj kutime estas tre longaj kaj dumvoje ofte troviĝis neniu haltejo kie oni povus ripozi, uzi necesejon, aĉetumi aŭ peti helpon pri iu neatenditaĵo. Alia problemo estis la malfacilo prosperigi la vivojn de homoj vivantaj en la dezerto, kie laboroportunoj malabundas. En la urbo Korla, raportisto de El Popola Ĉinio malkovris kiel oni sukcesis solvi ambaŭ problemojn: registaro konstruis domojn proksime al la aŭtovojo kaj invitis familiojn vivantajn en la dezerto transloĝi al tie, kie ili loĝas senpage, havas elektron, interreton kaj vesperan lumigon, kaj laboras kiel komercistoj en konstruaĵo apud la aŭtovojo, kiun la registaro provizis senpage al ili. Vojaĝantoj haltas tie por uzi necesejon kaj aĉetumi, kaj ni vizitis la vendejon de ujgura familio kiu tie vendas manĝetojn kaj diversspecajn varojn, kiujn vojaĝanto aŭ lokano povas eventuale bezoni. Tiel multaj familioj forlasis malriĉecon.



Komerca konstruaĵo apud aŭtovojo



Ujgura vendistino preparas freŝan manĝaĵon por vendi al vojaĝantoj



Vespere multaj komercistoj en tiu loko vendas rostitan viandon.



Ujgura komercistino kaj ŝia filino fiere montras sian vendejon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments