【E-radio】 Provkuras maglevo kun rapideco de 620 kilometroj pohore

| 2021-01-20
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Provkuras maglevo kun rapideco de 620 kilometroj pohore

– Eŭropa Komisiono aprobis komercan uzon de artefarita koro

– Ĉina kaj malajzia entreprenoj subskribis interkonsenton pri vakcino kontraŭ KOVIM-19

– Bov-artaĵoj prezentataj en Pekino

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

 – Provkuras maglevo kun rapideco de 620 kilometroj pohore

 

La 13-an de januaro komencis provfunkciado de prototipo de maglevo rapida je 620 kilometroj pohore kaj speciala fervojo konstruita por ĝi. La maglevo ellaborita de Ĉinio uzas la teknikon de alt-temperatura superkondukto kaj taǔgas por la estonteca koncepto de superrapida transportado en vakua tubo, kies rapideco povos superi mil kilometrojn pohore.

 

– Eŭropa Komisiono aprobis komercan uzon de artefarita koro

 

La komerca uzo de artefarita koro fabrikita de la franca kompanio Carmat estis aprobita de Eŭropa Komisiono. Ĝi estas farita el biomaterialoj kongruaj kun la homa korpo kaj povas anstataŭi homan koron. Oni atendas, ke ĝi mildigos la problemon pri nesufiĉo de kordonacantoj. La artefarita koro provizore kostas 150 mil eŭrojn, kaj en unu monato eblas produkti dek korojn laŭ la merkata postulo.

 

– Ĉina kaj malajzia entreprenoj subskribis interkonsenton pri vakcino kontraŭ KOVIM-19

 

La 12-an de januaro la malajzia ŝtat-entrepreno Pharmaniaga kaj la ĉina kompanio Sinovac subskribis interkonsenton pri kunlaboro pri vakcino kontraŭ KOVIM-19. Laŭ la interkonsento, Sinovac liveros al Pharmaniaga 14 milionojn da dozoj de duonfarita vakcino, kiuj estos finproduktitaj de Pharmaniaga en Malajzio.

 

– Bov-artaĵoj prezentataj en Pekino

 

Post malpli ol unu monato komenciĝos la Jaro de Bovo laŭ la ĉina tradicia lunkalendaro. Pro tiu speciala okazo, Nacia Art-Muzeo de Ĉinio prezentas al vizitantoj artaĵojn pri bovoj. Pli ol 600 verkoj de tradicia ĉina pentrarto, olepentrarto, gravurado, kaligrafio, fotarto, metiarto kaj popolaj artoj estas montrataj en ĉiuj haloj de la muzeo.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments