El Popola Ĉinio>头条新闻>

Itala virino infektiĝis de KOVIM-19 en novembro 2019

| 2021-01-20
Bookmark and Share

Laǔ raporto de la italaj amaskomunikiloj ANSA kaj La Repubblica en la 11-a de januaro, la internacia esplorteamo gvidata de la itala Universitato de Milano trovis la genan sekvencon de KOVIM-19 en la specimeno kolektita por biopsio el iu itala junulino kun haǔta malsano en la 10-a de novembro 2019. Tio pruvas, ke la unua itala infektito de KOVIM-19 aperis en novembro 2019. Tiu trovo plifruigis la tempon de la apero de la unua kazo en italio al novembro 2019.


La rezulto de la esploro estis publikigita en la brita ĵurnalo British journal of dermatology. Esploristoj testis la biopsiajn specimenojn de pacientoj kun malsamaj haŭtmalsanoj diagnozitaj en lastaj monatoj de 2019, kaj malkovris, ke tiu paciento estis infektita de la nova koronviruso kaj ŝiaj simptomoj estis ruĝaj makuloj sur la haŭto kaj iom da gorĝdoloro. Krome, la paciento testiĝis pozitiva pri antikorpoj kontraŭ la nova koronviruso en junio 2020. Esploristoj de la universitato diris, ke ĉi tiu estas eble la plej frua kazo de infektiĝo per la nova koronviruso en Italio.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments