Vino el Gobio

| 2021-01-20
Bookmark and Share

La urbo Korla troviĝas en la Bayingolin-a Mongola Aŭtonoma Subprovinco de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. La fakto, ke Baiyingolin estas regiono kun aparte multnombra mongol-etna komunumo, kiu donas al ĝi apartajn trajtojn kompare kun aliaj lokoj de mi vizititaj en Xinjiang, kaj unu el la ĉefaj diferencoj estas la kutimoj produkti kaj drinki alkoholaĵojn: en aliaj lokoj kiujn mi vizitis en Xinjiang, neniu homo proponis alkoholaĵon al mi, kaj mi rimarkis, ke drinkado ne estas kutimo de lokanoj. Sed en Baiyingolin multaj homoj ŝatas drinki, kaj tie mi drinkis ĉiutage. Korlanoj fiere proponis al mi la lokan baijiu (forta ĉina alkoholaĵo) kaj speciale la lokan vinon, kiu estas farita el vinberoj kultivataj en Gobio.


Tiansai, la vino el Gobio


La unuaj ĉinaj vinoj kiujn mi gustumis, post mia transloĝiĝo al Ĉinio, ne tre plaĉis al mi, kaj pro tio mi daŭre preferis aĉeti importitan vinon. Post mia vizito al Korla, tamen, mia impreso pri ĉinaj vinoj ŝanĝiĝis: Ĉinio ja produktas altnivelajn vinojn, kaj mia plej ŝatata estas tiu de la marko Tiansai, kiun oni produktas en Gobio.


Kiel oni sukcesis planti vinberojn en la dezerto? Tion oni klarigis al mi dum mia vizito al la sidejo de la firmao. Estis dekjara laboro por prepari la grundon por plantado de vinberoj. La vinberujoj estis plantitaj ĉe la piedo de la montaro Tianshan, por ke la montoj iom protektu ilin de ventoj kaj aliaj fenomenoj malbonaj por la plantoj, sed tio solvas nur parton de la problemo: la dezerto ĉe la kampo havas dunojn, kiuj moviĝas kaj povas facile kovri la vinberujojn, do oni unue irigaciis kaj plantis arbojn ĉirkaŭ la loko elektita por planti la vinberujojn, kaj dek jaroj estis necesaj por kreskigi la arbojn meze de dezerto: ili ŝirmas la vinberujojn de la vento kaj sablo el la dezerto. Sekve necesis prepari la grundon kaj planti la vinberujojn.


Vizitantoj lernas pri la historio de la firmao: surmuraj fotoj montras la malfacilan procezon planti vinberujojn en la dezerto.


Pro la granda laboro necesa por prepari la grundon por plantado, ne eblas facile kreskigi la areon destinitan al plantado de vinberujoj, tiel ke la produktado de vinoj de la marko Tiansai estas limigita kaj la firmao certigas, ke ĉiu vinbero uzita por farado de tiu vino venis el ilia bieno en Gobio.


Vino ripozas en barelo importita el Francio.


La diverseco de vinoj estas okulfrapa: en Gobio oni plantas diverstipajn vinberojn kaj zorge prilaboras la vinfaradon. Bareloj por ripozado de vinoj estas importitaj el Francio, kaj en la kelo vino restas en taŭga temperaturo dum la tuta jaro. Tiansai investas en esplorado kaj klopodas uzi la plej bonajn materialojn kaj teknikojn por certigi altkvalitan produkton. Tiom da klopodoj valoras la penon: ĝiaj vinoj gajnis plurajn premiojn eksterlande kaj estis laŭdataj de pluraj fakaj revuoj pri vinoj.


La odoro en la kelo, kie vinoj ripozas, estas bonega. Kelkaj vinoj ripozas en metalaj barelegoj, dum aliaj ripozas en la jam menciitaj importitaj bareloj speciale preparitaj de francaj fakuloj por tia uzo.


Metalaj bareleg oj plenaj de vino


En la teretaĝo troviĝas enirhalo kun specimenoj de la vinoj produktitaj tie, vendejo kaj akceptejo de la hotelo kiu funkcias en la supra etaĝo: multaj turistoj gastiĝas tie, kaj turismo fariĝis aldona enspezofonto de la firmao. Mi vespermanĝis en la restoracio de tiu hotelo kaj malkovris, ke ankaŭ ilia manĝaĵo estas bongusta. Oni klarigis al mi, ke altnivela kuiristo estis dungita por krei ilian menuon kaj gvidi la laboron en la kuirejo, sed la ĉefa allogaĵo de tiu restoracio estas sendube la vinoj, kiujn oni servas kune kun la manĝaĵo.


Post gustumo de diversspecaj vinoj de la marko Tiansai, mi konvinkiĝis, ke ja ekzistas bonkvalitaj vinoj produktitaj en Ĉinio, eĉ vinoj samnivelaj kiel tiuj de renomaj eksterlandaj markoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments