El Popola Ĉinio>头条新闻>

Insuleto aperis en senakva lago

| 2021-01-18
Bookmark and Share

Lastatempe en la provinco Jiangxi, Ĉinio, homoj povis vidi la insuleton Luoxingdun (Insuleto de Falinta Stelo) sur la fundo de la lago Poyang pro senakviĝo de la lago. La ŝtona insuleto altas je kelkdekoj da metroj kaj havas terareon je malpli ol 1 800 kvadrataj metroj. Sur ĝi troviĝas antikvaj pavilono kaj pagodo.










Onidire, stelo falis en la lagon kaj fariĝis la insuleto, jen la origino de la nomo Luoxingdun. Kiam la akvonivelo leviĝas, la insuleto estas subakva.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments