El Popola Ĉinio>头条新闻>

Serbio ricevis milionon da dozoj da vakcinoj el Ĉinio

| 2021-01-18
Bookmark and Share


La 16an de januaro unu miliono da dozoj da kontraŭkoronvirusa vakcino produktita de la ĉina kompanio Sinopharm atingis Beogradon, ĉefurbo de Serbio. Serba prezidento Aleksandar Vucic, ĉina ambasadoro en Serbio Chen Bo kaj serba ministro pri sano Zlatibor Loncar bonvenigis la kargon en flughaveno.






Vucic diris en la bonveniga ceremonio, ke la vakcino estas "atesto de granda amikeco inter Serbio kaj Ĉinio", kaj ĝi protektos vivojn de 500 000 homoj. Li anoncis ankaŭ, ke li mem estos vakcinita per la ĉina vakcino. "Mi fidas la kvaliton de la ĉina vakcino."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments