Malkovrita 850-jara ĉefurba muro de Jin-dinastio en Pekino

| 2021-01-18
Bookmark and Share

Arkeologia elfosado en la distrikto Fengtai de Pekino malkovris restaĵojn de Jin-dinastio (1115-1234). Tiam la regiono, kie nun troviĝas en Pekino, fariĝis la ĉefurbo por la dinastio. Ĝis nun estas elterigitaj 60-metr-longaj urbomuraj ruinoj kaj ĉirkaŭ ĝi estas fosaĵo larĝa je 66 metroj, kiu estas la unua fosaĵo de la dinastio malkovrita en Pekino, laŭ raporto de Global Times.


WeChat Image_20210115170329.jpg


Defendaj strukturoj, brikoj kaj porcelanoj de Ding kaj Jun, kaj tomboj devenantaj de la dinastioj Tang (618-907) kaj Liao (907-1125) ankaŭ estas elfositaj. La dujara arkeologia esplorado jam eltrovis 2 900-kvadrat-metraj urbomuraj ruinoj kaj helpos "eltrovi la bazan aranĝon de la strukturo de la urbomuroj de Zhongdu", klarigis laboristo de la Pekina Instituto pri Arkeologia Esplorado. "Ni ne havas multajn referencojn. Ekzemple, ni ne sciis kiel la muro estis konstruita, do ĉi tiu arkeologia elfosado provizas gravajn informojn."


WeChat Image_20210115170334.jpg

Parto de la fosaĵo malkovrita de la arkeologoj


Zhongdu, ĉefurbo de Jin-dinastio, estis fondita en 1153. Tiu ŝanĝo okazis post kiam la dinastio Jin invadis en la ĉefurbon Bianjing (nuna Kaifeng en Henan-provinco) de la Norda Song-dinastio (960-1127) kaj malliberigis du Song-imperiestrojn, markante la finon de la Norda Song-dinastio. Jin-dinastio estigis sian ĉefurbon en Zhongdu, kiu fariĝis prospera metropolo, laŭ raporto de China Daily.


WeChat Image_20210115170339.png

Partoj de la muro estos rekonstruitaj kiel partoj de historia parko


Sed la prospero daŭris nur 60 jarojn, ĉar la urbo estis sieĝata de la invadanta mongola armeo de Genghis Khan en 1213 kaj komplete detruita du jarojn poste. Dudek jaroj pasis kaj la nepo de Genghis, Kublai Khan, elektis la lokon por konstrui la urbon Dadu (nuna Pekino), ĉefurbo de Yuan-dinastio (1206-1368). Oni rekonstruos partojn de la muro kaj transformos la areon -- kiu estas proksime al la Financa Komerca Zono Lize -- en parkon, kies konstruado komenciĝos en 2022.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments