Li ne hezitis demeti sian maskon por savi vivon
Ekde la 12-a de januaro la urbo Langfang, Hebei-provinco, estas fermita. Pro KOVIM-19, lokanoj ricevis nukleacidan testadon kaj estis sub hejma observado dum sep tagoj.
La 12-an de januaro, unu homo en Langfang subite malbonfartis kaj havis koratakon, poste li falis en komaton dum atendado en vico por esti testita pri KOVIM-19. La medicinaj laboristoj deĵorantaj surloke pri nukleacida testado tuj iris por kontroli la situacion kaj komenci la surlokan savadon. Unu el ili senhezite demetis sian maskon kaj aliajn protektilojn por proprabuŝe fari artefaritan spiradon.
En Hebei, ĉiuj timas infektiĝi kaj alprenas la preventajn rimedojn kontraŭ epidemio. Oni ne eliras hejmon nek vizitas aliulojn. Homoj ne kuraĝas demeti siajn maskojn publike, des malpli fari buŝ-al-buŝan artefaritan spiradon.
Fronte al la epidemio, medicinistoj estas sur la frontlinio batalantaj por savi vivojn, sin eksponantaj al neantaŭvideblaj riskoj. Jen niaj kontraŭepidemiaj batalantoj.
Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: GICExpat
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat