Li ne hezitis demeti sian maskon por savi vivon

| 2021-01-18
Bookmark and Share

Ekde la 12-a de januaro la urbo Langfang, Hebei-provinco, estas fermita. Pro KOVIM-19, lokanoj ricevis nukleacidan testadon kaj estis sub hejma observado dum sep tagoj.


WeChat Image_20210115120541.png


La 12-an de januaro, unu homo en Langfang subite malbonfartis kaj havis koratakon, poste li falis en komaton dum atendado en vico por esti testita pri KOVIM-19. La medicinaj laboristoj deĵorantaj surloke pri nukleacida testado tuj iris por kontroli la situacion kaj komenci la surlokan savadon. Unu el ili senhezite demetis sian maskon kaj aliajn protektilojn por proprabuŝe fari artefaritan spiradon.


WeChat Image_20210115120559.png


En Hebei, ĉiuj timas infektiĝi kaj alprenas la preventajn rimedojn kontraŭ epidemio. Oni ne eliras hejmon nek vizitas aliulojn. Homoj ne kuraĝas demeti siajn maskojn publike, des malpli fari buŝ-al-buŝan artefaritan spiradon.


WeChat Image_20210115120606.gif


Fronte al la epidemio, medicinistoj estas sur la frontlinio batalantaj por savi vivojn, sin eksponantaj al neantaŭvideblaj riskoj. Jen niaj kontraŭepidemiaj batalantoj.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments