El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua klonita kato en Ĉinio

| 2021-01-15
Bookmark and Share

La 14-an de januaro raportisto informiĝis, ke la Agrikultura Universitato de Qingdao sukcese klonis katon. Ĝi estas la unua universitato en Ĉinio, kiu faris klonadon per somataj ĉeloj el feliso.



Esploristoj diris, ke ĉi tiu klonita kato naskiĝis en la 24-a de decembro 2020 kaj pezis 75 gramojn. La fiziologiaj indicoj de la surogata patrina kato kaj la katido estas normalaj. La sukcesa klonado helpas disvolvadon de medikamentoj kontraŭ bestaj malsanoj kaj ludas gravan rolon en la kampoj de biomedicina esplorado, dorlotbesta industrio kaj protekto de endanĝerigitaj specioj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments