El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Historia spektoradego de Pekino remalfermiĝos al la publiko

| 2021-01-15
Bookmark and Share

Post mia transloĝiĝo al Pekino, fine de 2015, unu el la unuaj lokoj vizititaj de mi estis la Ĉiela Altaro. De tie mi vidis parkon kun spektoradego, el kie ŝajne oni povas havi belan bildrigardon de la urbo. Mi tuj imagis, ke eblus fari belajn fotojn de Pekino el tie.


WeChat Image_20210115101002.jpg

La Mamuto: simbolo de tri jardekoj da progreso (Mamuto estas la nomo, kiun oni donis al la spektoradego)


Post kelkaj jaroj mi unuafoje vizitis Longtan-parkon kaj malkovris, ke la spektoradego troviĝas tie, sed mi ne sukcesis malkovri la vojon al ĝi: ĉiuj vojoj estas blokitaj, kaj malantaŭ la bariloj troviĝas nenio krom dezerta insulo kun forlasitaj konstruaĵoj kaj veturiloj.


Pasintjare mi finfine informiĝis pri la historio de tiu loko: tie troviĝas la postrestaĵoj de la unua amuzparko de Pekino, kiu nomiĝis Pekina Amuzparko (angle Beijing Amusement Park) kaj estis fondita kaj kunfunkciigita de ĉinoj kaj japanoj. Tiu amuzparko malfermiĝis al la publiko en 1984 kaj estis vizitata de du milionoj da vizitantoj jare dum sia apogeo. Registaro tiam klasifikis ĝin kiel AAA-nivela turismejo. La partnereco inter ĉinoj kaj japanoj por estigi tiun parkon estas natura konsekvenco de la ĉina politiko reformado kaj pordmalfermo, kiu permesis al ĉinaj kompanioj estigi partnerecojn kun eksterlandaj firmaoj.


Tiu parko atestas, ke la pordmalfermo de Ĉinio ebligis ne nur aktualigon de lokaj merkato kaj industrio, sed ankaŭ kreis oportunojn por entreprenado pri amuzo kaj distro: japanoj havis spertojn kaj teknikon pri amuzparkoj, kiuj mankis en Ĉinio, kaj samtempe la pli bonaj vivkondiĉoj de ĉinoj estigis postulon pri servoj rilataj al distro kaj amuziĝo.


WeChat Image_20210115101055.jpg

Pekina Amuzparko povas renaskiĝi post jardeko da forlaso 


Pekina Amuzparko fariĝis simbolo de la tiama prospero de Ĉinio kaj ankaŭ estis unu el la plej fruaj entreprenoj de Ĉinio en tiu kampo. Nuntempe Ĉinio havas plurajn firmaojn pri amuzo kaj distro, inkluzive de amuzparkoj, inter ili Fantawild, kies sidejon mi vizitis en Shenzhen pasintjare. Ĉinio fariĝis unu el la ĉefaj kreantoj de teknikoj kaj servoj por amuzparkoj kaj ankaŭ la plej grandaj merkatoj por tiu sektoro, sed ni ne forgesu, ke tiu historio komenciĝis en tiu malgranda amuzparko konstruita en artefarita insulo meze de granda lago de pekina parko.


Onda fervojo, 4-dimensia kinejo kaj fantomita domo estis kelkaj allogaĵoj de Pekina Amuzparko, kaj ĝia ĉefa allogaĵo estis, sendube, la Mamuto, nomo de la 64-metr-alta spektoradego. La dekadenco de tiu parko komenciĝis post la malfermiĝo de la amuzparko Feliĉa Valo en 2006, multe pli granda, kompleta kaj aktuala. En la 17-a de junio 2010, la Mamuto funkciis por la lasta fojo, kaj sekvatage laboristoj komencis la malmuntadon de la parko.


WeChat Image_20210115101113.jpg

La Mamuto impone staras post jardeko da forlaso


Tempo pasis, parto de la strukturoj de la parko estis malmuntitaj aŭ ruinigitaj, sed neniu tuŝis la Mamuton, kiu restis impona kiel simbolo de tri jardekoj da prospero de la urbo, fluganta laŭ la vento (onidire, en tago kun forta vento ĝi bezonas du horojn por unu ĉirkaŭiro). Detrui ĝin estus kvazaŭ detrui gravan parton de la memoro pri tiu prospera epoko de Pekino kaj Ĉinio, sed neniu volis entrepreni la remalfermon de la parko, kiu restis forlasita kaj foje vizitata de aventuremuloj kiuj ŝatas viziti tiajn lokojn (unu el ili faris la fotojn kiuj ilustras tiun ĉi artikolon kaj anonime diskonigis ilin en interreto).


La pandemio de KOVIM-19 alportis bonŝancon al la Mamuto: registaro de Dongcheng-distrikto, kie troviĝas Longtan-parko, decidis rapidigi la renovigadon de forlasitaj lokoj kaj enketis loĝantaron pri la destino de la Mamuto. Surprize, la nostalgio de pekinanoj pri ĝi montriĝis multe pli granda ol imagite, kaj la registaro enkondukis renovigon de la spektoradego, kiu remalfermiĝos por la publiko en la 1-a de julio ĉi-jare.


WeChat Image_20210115101103.jpg

Unu el la forlasitaj kajutoj de la spektoradego, kiun oni nun reformas


Laŭ mi, Mamuto estas la plej bone lokalizita spektoradego de Pekino, proksime al la urbocentro kaj Ĉiela Altaro, kaj kiam mi unuafoje vidis ĝin, mi tute ne imagis, ke ĝi povus esti tiom grava simbolo de iu prospera epoko. Espereble ĝia reinaŭguro alportos pluan prosperon al Pekino kaj Ĉinio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments