Kuracisto klarigas pri efikeco de vakcino CoronaVac

| 2021-01-14
Bookmark and Share


La 12-an de januaro, la Instituto Butantan de San-Paŭlo, Brazilo, diskonigis la rezultojn de la triafazaj testoj de la vakcino CoronaVac en Brazilo, en partnereco kun la ĉina kompanio Sinovac. La anonco, tamen, kaŭzis multajn miskomprenojn, kaj la bedaŭrinda politikigo de la temo kontribuis al pligravigo de la miskomprenoj. Kelkaj blogoj deklaris la vakcinon malefika, ĉar "nur duono de la volontuloj estis sukcese protektitaj", dum aliaj deklaris ĝin granda sukceso, kun efikeco de 78% ĝis 100%. Kiu pravas en tiu diskuto?


La rezulto de la esploro de la Instituto Butantan estas jena: la ĝenerala efiko de la vakcino atingis 50,38%, pli alta ol la minimuma 50% postulata de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj naciaj sanitaraj servoj por urĝokaza aprobo de Brazilo. Laŭ fakuloj, ajna vakcino kun ĝenerala efiko super 50% sufiĉas por ĉesigi la pandemion per amasvakcinado. Krome, estis ankaŭ anoncite, ke la vakcina efiko atingis 78% por mildaj kazoj kaj 100% por gravaj kazoj.


En gazetara konferenco, la Instituto Butantan emfazis, ke la testoj en Brazilo estis "ekstremaj": estis selektitaj por la testado nur medicinaj laboristoj, kiuj estas ofte eksponataj al la viruso kaj havas tre altan riskon infektiĝi. Testado sur ordinaraj homoj certe prezentus pli altan efikecon.


La datumoj, kiaj ili estis prezentitaj, estas malfacile kompreneblaj de ordinaraj homoj, al kiuj mankas scioj pri medicino kaj statistiko por ĝuste kompreni ilin. La epidemiologo Márcio Sommer Bittencourt, kuracisto de la Hebrea Hospitalo Albert Einstein kaj esploristo de la Epidemiologia Kliniko de la Hospitalo de Universitato de San-Paŭlo, klarigis per facila lingvaĵo la signifon de tiu rezulto:


"Kion mi pensas? Por vakcino disvolviĝinta en unu jaro, kiu povas esti produktata vastskale surloke kaj estas facile distribuebla, mi taksas ĝin elstara. Jes, estas iu [vakcino] kiu atingis pli altan efikon en testo, sed se vi ne povas distribui ĝin, ĝi ne utilos." Kritikema pri la miskomprenoj de la rezultoj de la klinika testado, Bittencourt klopodis "interpreti" la rezulton: "Simple dirite, vakcino estas farita por instrui vian korpon sin defendi kontraŭ malamiko, kiun vi neniam vidis. Kiam la malamiko alvenos, vi estos (pli) preta ol vi estus, se vi ne estus vakcinita. Estas vakcino, kiu instruas ĉion al vi, estas vakcino, kiu instruas malpli."


"Ni alprenis multajn homojn (9 242), duono el ili ni trejnis per vakcino, la alia duono ne trejniĝis (ricevis placebon). Ni lasas ilin ĉiujn foriri kaj kontrolas, kiuj infektiĝas kaj ĉu tiuj, kiuj trejnis, infektiĝis malpli. Ni kontrolas kiujn infektiĝis kaj al kiu grupo ĉiu el ili apartenas. La konfuzo komenciĝas, ĉar iuj malsaniĝas, sed ne havas simptomojn."


"Cetere, la vakcino povas trejni vin pli aŭ malpli, vi ne povas eviti la eniron de la viruso en vian korpon, sed kiam ĝi eniras, vi estas pli preta por batalo, do via malsano estas pli milda. TIO TRE GRAVAS, mi klarigos poste. Sed kio okazis ĉe CoronaVac? En la placebo-grupo 3,6% malsaniĝis (167 el 4 599). En la vakcino-grupo malsaniĝis 1,8% (85 el 4 653). VI havas 50,38% malpli da ŝanco havi KOVIM-19. Via ŝanco malsaniĝi je KOVIM-19 nun [post vakciniĝi] estas duono de la antaŭa, tio estas sufiĉe bona. Sed estas informoj eĉ pli bonaj."


"Ofte KOVIM-19 similas al milda gripo, foje ĝi estas kiel forta gripo, kaj foje ĝi mortigas. Do ni kreis severecan skalon 10-nivelan, kiujn oni povas grupigi en milda, modera kaj severa. Nun, la plej bona parto: en la grupo, kiu ne estis trejnita (placebo), 0,7% (31 el 4 653) bezonis viziti kuraciston pro KOVIM-19. La grupo trejnita per la vakcino estis pli bone preparita, nur 0,15% (7 el 4 599) bezonis kuraciston. 0,15% kontraŭ 0,7% – Je 78% malpli."


Bittencourt ankaŭ klarigis la "100%-an efikecon en severaj kazoj": "la problemo estas statistika. Ni ankoraŭ ne havas sufiĉe [da testitoj] por esti certaj. Ĉar malmultaj kazoj povas okazi hazarde, ni diras, ke ili ne estis statistike signifaj. Sed kio estas la poentaro? 7x0 (7 kazoj en placebo-grupo, 0 en vakcino-grupo). Resume, vi havas 50% malpli da ŝancoj disvolvi KOVIM-19 kaj redukton je preskaŭ 80% en kazoj, kiuj postulas kuraciston, eble pli ol tio en la plej seriozaj kazoj. El tiuj vakcinitaj, plejmulto el ili havis nur 'mildan gripon', kiu ne postulas kuraciston."


"Simple dirite, se vi vakcinas unu milionon da homoj per vakcino kies efiko estas je 95%, vi protektas maksimume 950 mil homojn. Se vi vakcinas 200 milionojn da homoj per vakcino efika je 50%, vi protektas ĝis 100 milionojn da homoj. Kaj inter tiuj, kiuj malsaniĝas, plejparto eĉ ne bezonas kuraciston."


Li ankaŭ deklaris, ke la plej bona vakcino estas tiu pli rapide havebla kaj per kiu eblas vakcini pli da homoj, kaj sufiĉe efika kaj sekura vakcino estas la plej bona batalilo kontraŭ la pandemio. "Kaj CoronaVac estas tia".


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Yahoo




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments