El Popola Ĉinio>头条新闻>

Metrostacio meze de konstruaĵo en Chongqing

| 2021-01-13
Bookmark and Share

La metrostacio Liziba en la urbo Chongqing, Ĉinio estas tutmonde fama pro tio, ke ĝi estis konstruita meze de konstruaĵo, dividita en du partojn: la etaĝoj sub la kajo (8-a etaĝo) funkcias kiel metrostacio kaj komerca konstruaĵo, kaj super la stacio estas du 11-etaĝaj loĝkonstruaĵoj. La stacio troviĝas apud la rivero Jialing kaj fariĝis konata turismejo de Chongqing pro sia nekutima aspekto. Por plaĉi al turistoj, la loka registaro renovigis la ĉirkaŭaĵojn kaj aldonis artaĵojn, trotuaron, biciklovojon kaj placon, por ke turistoj povu komforte promeni kaj foti la stacion.



Trajno alvenas al la metrostacio Liziba.



Publika necesejo kovrita de bunta mozaiko troviĝas sub la reloj de la metroo, apud la stacio Liziba.



Trajno atingas la stacion.



Aliflanke de la strato estas lumigita biciklovojo kaj placo kie turistoj povas fotiĝi ĉe la stacio kaj ankaŭ vidi la riveron Jialing.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments