Ujguraj dancoj en Xinjiang
En la urbo Kuqa de la Ujgura Aŭtonoma Regiono Xinjiang de Ĉinio, multaj homoj vespere promenas en Taiguli, granda bazaro kun pluraj manĝajovendejoj kaj podio kie homoj prezentas tradiciajn ujgurajn dancojn kaj muzikon. Tie oni povas trankvile manĝi lokajn bongustaĵoj spektante belajn dancoprezentadojn, kaj en la fino la dancistoj subeniras la podion por danci kun aliaj homoj.
Dancistinoj dancas kun nang-o, la ujgura pano. Kuqa produktas la plej grandajn nang-ojn en la mondo.
Dancistinoj ekvilibras plurajn bovlojn sur siaj kapoj dum dancado
Dancisto montras sian lertecon pri surkapa ekvilibrado de telero dum dancado
Dancistino meze de rondo turniĝas ĉirkaŭ sia korpo ekvilibrante telerojn surkape
Dancisto ekvilibras tekompleton sur sia kapo dum dancado
Dancistoj dancas kun maskoj kiuj reprezentas bestojn
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat