El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ruinaĵoj de la Budhisma templo Subashi

| 2021-01-07
Bookmark and Share

Je 20 kilometroj for de la urbo Kuqa en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, troviĝas la ruinaĵoj de la antikva budhisma templo Subashi, konstruita oriente kaj okcidente de kuqa-rivero, kiu estis tiam konata kiel Tongchang-rivero, sude de Queletag-monto. Ruinaĵoj de iamaj budhismaj haloj, pagodoj kaj loĝejoj por bonzoj etendiĝas tra la areo de 20 hektaroj ambaŭflanke de la rivero. En la okcidenta parto de la templo ankaŭ estas kelkaj kavernoj. La vorto Subashi, nomo de la templo, signifas "origino de la akvo" en la ujgura lingvo.


Neĝo falas sur la ruinaĵoj de la templo Subash.


En 1996, la loko estis deklarita kiel prioritata ŝtatnivele protektata kultura heredaĵo, ĉar ĝi estas la plej granda, antikva kaj bone konservita kompleto da budhisma arkitekturo uzita senĉese de la 3-a ĝis la 10-a jarcentoj en la okcidenta regiono de Ĉinio. Tiuj ruinaĵoj atestas la historion de Kuqa, sude de Tianshan-montaro, kiel centro por diskonigi budhistan kulturon en okcidenta Ĉinio laŭlonge de la Silka Vojo.


Vizitanto filmas la ruinaĵojn de la templo Subashi.


Diversaj antikvaĵoj estis elterigitaj de arkeologoj. Inter ili troviĝas silkaĵoj, antikvaj moneroj, porcelanaĵoj, objektoj el kupro kaj fero, lignaĵoj, skribaĵoj, murpecoj, statuoj el ŝtono ktp. En 1903, skatolo ornamita de 21-homa pentraĵo estis forprenita de japanoj, kaj ĝi montras kia estis la socia vivo en Kuqa antaŭ pluraj jarcentoj. Oni supozas, ke la pentraĵo reprezentas scenon de la antikva okcidentĉina dancodramo "Sumuzhe".


Kavernoj troviĝas en la montaro malantaŭ la okcidenta parto de la templo.


Alia grava eltrovaĵo estis forprenita de la franca profesoro Pelliot: sep skatoloj ornamitaj de scenoj pri homoj dancantaj ĉe la Subashi-templo. En 1958 profesoro Hang Wenbi el Pekina Universitato kun sia teamo eltrovis multajn artaĵojn kaj objektojn.


En tiuj ruinaĵoj estis trovita tombo entenanta kompletan skeleton.


En 1978 oni trovis tombon malantaŭ la pagodo de la okcidenta templo kaj tie trovis skeleton kun plata vizaĝo, kiu kongruas kun tiama kutimo de lokanoj premi la vizaĝojn de siaj beboj per plata peco da ligno, priskribita en la Registraĵoj de Granda Tang pri la Okcidenta Regiono. Silkaĵoj kaj lanaĵoj, bronzaj moneroj faritaj en centra Ĉinio de la Orienta Han-dinastio (25-220) ĝis Tang-dinastio (618-907), moneroj emisiitaj de lokaj registaroj, kiel tiu de Kuqa, persaj arĝentaj moneroj, koloraj vitraĵoj, skribaĵoj en la ujgura kaj aliaj lokaj lingvoj estis ankaŭ trovitaj tie, kaj tio atestas la kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn laŭlonge de la Silka Vojo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments