El Popola Ĉinio>头条新闻>

Saud-Arabio restarigis diplomatiajn rilatojn kun Kataro

| 2021-01-07
Bookmark and Share

La 5-an de januaro okazis en Saud-Arabio la 41-a Ŝtatestra Kunveno de Kooperativa Konsilio de Golfaj Landoj. En la gazetara konferenco post la kunveno, Faisal, ministro pri eksteraj rilatoj de Saud-Arabio, diris, ke lia lando kaj ankaŭ Barejno, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Egiptio restarigis ĉiuflankajn diplomatiajn rilatojn kun Kataro, kaj tio malfermis novan paĝon por la regiona sekureco kaj stabileco.


En junio 2017 Saud-Arabio, Barejno, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Egiptio rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro pro tio, ke Kataro "subtenas terorismon" kaj "detruis regionan sekurecon". Tiuj landoj ankaǔ efektivigis punon kaj blokadon kontraŭ Kataro.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments